István Salamon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Salamon
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de oktobro 1918(nun 1918-10-08)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Marosvásárhely
Morto la 17-an de septembro 2017
en  Aŭstralio Sidnejo
Lingvoj hungararumanaanglahispanagermanarusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo agronomo
vdr

István Salamon [iŝtvAn ŝalamon], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Salamon István estis hungara-aŭstraliana agronomo, ekstera membro de la Hungara Scienca Akademio (1993). Lia persona nomo estis en Aŭstralio Steve.

István Salamon[1] naskiĝis la  8-an de oktobro 1918(nun 1918-10-08) en Marosvásárhely (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Târgu Mureș en Rumanio), li mortis la 17-an de septembro 2017 en Sidnejo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la naskiĝo la naskiĝurbo jam apartenis al Rumana reĝlando, tial István Salamon frue lernis ankaŭ rumane. Li studis agrikulturon en Cluj, poste li akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknikuniversitato József en 1942, post 2 jaroj li doktoriĝis. Pli poste li soldatiĝis kaj en Sovetunio li estis militkaptito 3 jarojn. Inter 1948-1952 li laboris en Budapeŝto en instituto pri bredado, poste li estis aspiranto en Moskvo, fine li kandidatiĝis. Li partoprenis en hungara revolucio de 1956, post la fiasko li disidis al Aŭstralio, kie li estis ĝardenisto. En 1958 li estis esploristo en Universitato de Sidnejo ĝis la emeritiĝo. En 1977 li estis levita esplorprofesoro. Lia ĉefa esplora areo estis la artefarita fekundigo de ŝafoj kaj kaproj kun freŝa kaj frosta spermoj. Li ricevis 2 premiojn en 1994. Li parolis 11 lingvojn kaj havis edzinon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.