Union Jack

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Union Jack, ankaŭ nomata la Union Flag, estas la nacia flago de la Unuiĝinta Reĝolando de Britio kaj Nord-Irlando, kaj estis uzata en la tuta Brita Regno. La flago konservas oficialan kaj duon-oficialan statuson en multaj landoj de la Brita Regnaro.

La hodiaŭa formo de la flago datiĝas de 1801, kiam la kronoj de Britio kaj Irlando unuiĝis, kaj ekestis la Unuiĝinta Reĝolando.

La ĝustaj proporcioj de la flago estas 3:5 aŭ 1:2, kvankam la brita mararmeo uzas la proporciojn 1:2.

La flago ne estas simetria. La larĝa blanka strio (de la andrea kruco) estu super la oblikva ruĝa strio (de la patrika kruco) (je la flanko de la masto). Ĉi tio gravas kiam la flago estas renverse pendata kiel alarmsignalo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origina Union Jack[redakti | redakti fonton]

La Union Jack ekestis kiam reĝo Jakobo la 6-a de Skotlando ankaŭ fariĝis Jakobo la 1-a de Anglio je la 12-a de aprilo 1606. La ruĝa georga kruco de la flago de Anglio estis gluita sur la flago de Skotlando. La fono de la Union Jack tamen estas pli intense blua ol tiu de la skota flago. Ankaŭ estas menciinda ke la flago de la tria hodiaŭa federacia ŝtato Kimrio, ne estas parto de la Union Jack, ĉar Kimrio estis jam pli frue aneksita de Anglio, sub Eduardo la 1-a de Anglio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]