Flago de Vatikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
FIAV 111000.svg 1:1

La ŝtata flago de la Vatikano estis adoptita la 7-an de junio 1929, en la jaro kiam Pio la 11-a subskribis la Lateranan Traktaton kun Italio, kreante novan sendependan ŝtaton regitan de la Sankta Kurio. La vatikana flago estas formita laŭ la flago de la pli frua Papa Ŝtato.

La flago konsistas el du vertikalaj strioj, unu el oro kaj alia el blanko kun la krucaj ŝlosiloj de Sankta Petro kaj la Papa Tiaro centrita en la blanka strio. Ĝi estas unu el nur du kvadrataj landaj flagoj en la mondo, la alia estas la flago de Svisio.