Lateranaj Traktatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Lateranaj Traktatoj - itale Patti lateranensi, do laŭvorte "Lateranaj Paktoj"- de la 11-a de februaro 1929, interkonsentitaj inter la Sankta Seĝo, reprezentita de la kardinala ŝtata sekretario Pietro Gasparri, kaj la tiama Reĝlando Italio, reprezentita de la tiama faŝisma ministroprezidento Benito Mussolini), definitive reguligis la statuson de la Sankta Seĝo, kiu malklaris post la malfondiĝo de la Eklezia Ŝtato dum la jaro 1870, kiam formiĝis la ŝtato Italio. Esence la papo en la Lateranaj Traktatoj rekonas, ke la urbo Romo estas la ĉefurbo de la ŝtato Italio, ne papa teritorio kontraŭleĝe konkerita de la ŝtato Italio, dum la itala ŝtato rekonas la politika kaj teritoria suvereneco de la Vatikanurbo, kiu do rekoniĝas kiel urboŝtato. La nomo de la traktatoj venas de la subskriba loko, la "Laterana Palaco" en Romo.

Konkordato kaj Pakto[redakti | redakti fonton]

La Konkordato reguligas la rilatojn inter la du paktintoj koncerne al aferojn strikte religiajn de la ĉiutempa vivo, la Pakto, male, "sanigas" la kontrastojn devenantajn el la okupo de la Papa Ŝtato kiu damaĝis ankaŭ finance la Apostolan Seĝon. La Pakto establis ke la Itala Ŝtato kompensu la Apostolan Seĝon per 750 milionoj da liroj monkontante kaj per miliardo da liroj en ŝtataj biloj. (Vidu tion ĉe Pontifika Jarlibro 2013, aŭ ĉe "Finanze vaticane", Benny Lai, eld. Rupertino,2012.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]