Laterano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.
Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.

La Laterana baziliko – fronta fasado de 1736
La apsido de la baziliko

Laterano estas la nomo de kvartalo de la urbo Romo, kiu ekde la tempo de Konstantino la Granda estas la oficiala sidejo de la papoj, la gvidantoj de la katolika eklezio. Al la urboparto Laterano apartenas la antikva Baziliko Sankta Johano de Laterano (San Giovanni en Laterano (ofte simple nomata "laterana baziliko"), la restoj de la mezepoka papa palaco kun la "sankta ŝtuparo" (Scala Santa), la papa kapelo Sancta Sanctorum ("plejsanktaĵo") kaj la ruinoj de historia manĝosalono Triclinium kaj la Laterana Palaco el la 16-a jarcento kun placo, sur kiu staras la plej granda obelisko de la antikva Romo. La laterana baziliko estas la katedralo de la katolika diocezo Romo kaj unu el la sep pilgrimaj preĝejoj de Romo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Prakristana historio[redakti | redakti fonton]

La tereno estis nomata laŭ la originaj posedantoj, la romia familio Laterani. Ĉirkaŭ la jaro 60 ĝi konfiskiĝis laŭ ordono de la romia imperiestro Nero, ĉar oni akuzis la familion pri intrigo. Dum la jaro 161 la imperiestro Marko Aŭrelio tie konstruigis palacon. En 226 la imperiestro Septimo Severo redonis parton de la tereno al la familio Laterani.

Evoluo sub imperiestro Konstantino[redakti | redakti fonton]

Komence de la 4-a jarcento tie, ĉe la urba remparo konstruita dum la tempo de Marko Aŭrelio, tie estis la garnizono de la elita soldataro equites singulares de la imperiestro Maksencio. Post kiam Konstantino venkis Maksencion en 312, li ordonis venĝe neniigi la kazernon de la malamiko kaj en la loko anstataŭe konstruigis grandegan bazilikon kun akompana baptejo por la kristana komumumo de la urbo. La edzino de Konstantino, kiu estis fratino de Maksentio, sekvajare transdonis sian domon sur la tereno al la episkopo de Romo por episkopa koncilio. Tiu privata domo tamen ne iĝis parto de la posta papa palaco.

Ĝis nun la historiistoj disputas, ekde kiam la urboparto Laterano estis la rezidejo de la episkopoj de Romo. La tereno situis senpere najbare de la imperiestra palaco, kiu en partoj pluekzistas en la preĝejo Sankta Kruco en Jerusalemo (Santa Croce en Gerusalemme). La laterana baziliko estis tiu de la tri konstantinaj preĝejegoj, kiu situis ene de la urbaj remparoj kaj tial servis kiel urba katedralo. La pliaj bazilikoj San Pietro en Vaticano (Baziliko de Sankta Petro de Romo) kaj San Paolo fuori le Mura (Baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj) situis super la tomboj de la apostoloj Petro kaj Paŭlo ekster la urba remparo. Sekve formale la laterana baziliko ankoraŭ nuntempe estas la oficiala episkopa preĝejo de la papo kaj havas la formalan honoran titolon „Omnium urbis et orbis ecclesiarum mater et caput“ – "patrino kaj kapo de ĉiuj preĝejoj de la urbo Romo kaj de la terglobo", do estas la plej altranga katolika baziliko.

Mezepoko kaj frua moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Dum la 5-a jarcento la konstruaĵoj de la urboparto Laterano ripete estis prirabitaj de ĝermanoj, dum la jaro 896 aldone forte damaĝitaj per tertremo, sed ĉiam estis fidele rekonstruitaj de la romanoj.

La sekvaj kristanaj koncilioj okazis en la urboparto Laterano:

Proksime de la bazilika preĝejo ĝis la jaro 1309 ekzistis papa palaco, el kies restoj konserviĝis la kapelo Sancta Sanctorum kaj la "sankta ŝtuparo" Scala Santa.

Inter la kristanaj klerikuloj de ambaŭ ĉefaj bazilikoj de Romo, en la urbopartoj Vatikano kaj Laterano, jam frue ekestis konkurenca batalo, dum kiu ambaŭ flankoj asertis posedi la samajn relikvojn kaj esti pli grava kaj altranga ol la alia flanko. La vatikanaj klerikuloj iam tiom emociiĝis, ke ili nomis la lateranajn klerikulojn "senkredaj judoj". Ĉefa celo por la multaj kristanaj pilgrimantoj tamen estis la Vatikano kun la tombo de Sankta Petro. La laterana baziliko ne havis iun kompareblan altiraĵon kaj tial ofertis grandegan kvanton de relikvoj.

Tiom longe kiom la papoj aparte volis prezenti sin kiel episkopoj de Romo kaj regantoj de la eksa centro de la Romia Imperio, la laterana komplekso konstruita sur antikva imperia grundo estis aprezata kuliso por tiu memprezento. Ekde la jaro 1377, kiam la papoj revenis el la franca urbo Avinjono, la katolika eklezio eksubstrekis la postulon esti la universala kredocentro por ĉiuj kristanoj, teorie por ĉiuj teranoj: Ekde tiam la Vatikano pli kaj pli graviĝis, kvankam la konkurencobatalo inter la klerikuloj de Vatikano kaj Laterano pludaŭris.

Surskribo sur la portala kolono de la Sankta Johano

Dum la jaro 1586 finiĝis la konstruo de nova laterana palaco, kiu celiĝis esti papa somera rezidejo.

La ne-plu-stabila baziliko ekde la jaro 1646 de la arkitekto Francesco Borromini por la "sankta jaro" 1650 estis restabiligita kaj barokigita. Aldoniĝis inter alie 12 grandegaj statuoj de la apostoloj. Dum la jaro 1736 aldoniĝis la fronta fasado kun sia ĝis sep metrojn altaj kolosaj figuroj, laŭ koncepto de la arkitekto Alessandro Galilei: Meze videblas Jesuo, maldekstre Johano Baptisto, dekstre la Evangelisto Johano, kaj flanke la figuroj de la plej gravaj ekleziaj instruistoj.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ ĝis la 19-a jarcento la papoj estis oficiale enpostenigitaj en la laterana baziliko.

La 11-an de februaro 1929 ĉi-tie interkonsentiĝis la Lateranaj Traktatoj inter la romie katolika eklezio kaj la tiama Reĝlando Italio reprezentata fare de la faŝisma ĉefministro Benito Mussolini: Ĝi garantiis al la Vatikana urbo la statuson de ŝtato, kaj deklaris inter alie la teritoriojn Laterano kaj Castel Gandolfo "ŝtataj papaj posedaĵoj ekster la teritorio de la Vatikano".

La 28-an de julio 1993 flanka enirejo kaj partoj de la pompa palaca fronto pro bomba atenco estis forte damaĝitaj. Laŭ la policaj supozoj temis pri averto de la itala mafio al la papo, kiu mallonge antaŭ en Sicilio kun unuafoja akro predikis kontraŭ la mafio.

La konstruaĵoj de la laterana komplekso[redakti | redakti fonton]

La baziliko[redakti | redakti fonton]

Interno de la laterana baziliko

La Laterana baziliko estas la ĉefa preĝejo de la episkopo de Romo. La plena nomo de la templo tekstas latine „Archibasilica Sanctissimi Salvatoris et Sancti Iohannes Baptista et Evangelista en Laterano“ kaj itale „Arcibasilica del Santissimo Salvatore e Santi Giovanni Battista ed Evangelista en Laterano“. La postenon de honora kanonikisto de la baziliko tradicie havas la prezidento de la Franca Respubliko. Pli detale pri la baziliko informas la aparta artikolo Baziliko Sankta Johano de Laterano.

Tuj najbare al la baziliko situas klostro de la monaĥejo de la Laterana baziliko. Ĝi konsideriĝas inter la plej belaj lokoj de Romo kaj konstruiĝis inter la jaroj 1215 kaj 1232, probable de la artista Vassalletto. La 36 metrojn longaj arkadaj koridoroj estas ekipitaj per imprese riĉe ornamitaj kolonoj. Meze de la korto situas fontana baseno el la 9-a jarcento.

La baptejo[redakti | redakti fonton]

Baptisterium de la Laterano

La nuntempe okangula baptejo (Baptisterium) de la Laterano probable estas la plej malnova konservita baptejo de la kristanaro kaj konsiderigas la "prototipo de kristanaj baptejoj". Ĝian konstruon en probable origine ronda formo ĉirkaŭ la jaro 315 ordonis la imperiestro Konstantino. Kvankam intertempe ĝi plurfoje estis defunde trakonstruita, ankoraŭ videblas iuj antikvaj mozaikoj kaj antikvaj kolonoj el egipta porfirio. Ankaŭ bronza pordo de la 5-a jarcento konserviĝis. Ĝi estas inter la plej lastaj tiuspecaj pordoj produktita en la antikva urbo Romo.

La baptejo estis parto de granda antikva kaj mezepoka komplekso el kapeloj, kiuj estis dediĉitaj al la patronoj Sankta Stefano, Sankta Hilario kaj Sankta Kruco. Ĉiuj tiuj kapeloj kune kun la malnova papa laterana palaco estis malkonstruitaj, kiam ekestis la nova papa palaco dum la 16-a jarcento. Nur sur malnovaj planoj kaj desegnaĵoj, grandparte konservita en la vatikana biblioteko, ili bone dokumentiĝis.

La laterana palaco[redakti | redakti fonton]

Malnova laterana palaco[redakti | redakti fonton]

La dum la jaro 1308 per incendio damaĝita mezepoka laterana palaco de la katolikaj papoj estis miksaĵo el plej diversaj konstruaĵo: Krom loĝaj kaj reprezentaj salonoj ekzistis pluraj kapeloj, pluraj manĝosalonoj (kiuj latine nomiĝis "Triclinium"), klostroj, grandaj haloj kaj multaj pliaj ĉambroj, kies funkcio ĝis la nuntempo ne povis esti klarigita, sed kies ekzisto estis pruvita. Kiam la katolikaj papoj dum la jaro 1309 translokiĝis al la franca urbo Avinjono, la sorto de la palaco estis decidita: Malgraŭ multaj renovigoj kiujn taskigis la papoj el Avinjono, la neuzita konstruaĵo pli kaj pli disfalis. Kiam la papoj revenis el Avinjono, ili tamen ne reekloĝis en la laterana palaco, kiu estis simbolo de la kristana urbo Romo, sed preferis la vatikanan palacon, kiu simbolis la postulatan universalan katolikan regon super la tuta mondo. La papo Siksto la 5-a ordonis malkonstrui la intertempe duonruinan lateranan palacon – kontraŭ kio tre protestis la kleraj humanistoj de la epoko. Laŭ la papa ordono konstruiĝis nova palaco, kiu el la ruinoj nur transprenis la preĝejon Sancta Sanctorum kaj la "sanktan ŝtuparon" Scala Santa.

Nova laterana palaco[redakti | redakti fonton]

Laterana palaco kaj flanka portalo de la laterana baziliko

La nova laterana palaco, la nun senpere najbaras al la laterana baziliko, konstruiĝis laŭ ordono de la papo Siksto la 5-a, do fontas el la 16-a jarcento. Ĝi parte alireblas por la publiko kaj nuntempe enhavas vatikanajn oficejojn.

La 11-an de februaro 1929 ĉi-tie interkonsentiĝis la Lateranaj Traktatoj inter la romie katolika eklezio kaj la tiama Reĝlando Italio reprezentata fare de la faŝisma ĉefministro Benito Mussolini.

SS. Salvatore della Scala Santa[redakti | redakti fonton]

Flanko de la preĝejo SS. Salvatore della Scala Santa kun la Triclinium

La konstruaĵo de la preĝejo SS. Salvatore della Scala Santa situas preskaŭ vidalvide de la laterana baziliko antaŭ la ruinoj de romia akvedukto.

Ĝi gardas la plej malnovajn konservitajn partojn de la mezepoka papa palaco, ĉefe partojn de la eksa manĝosalono Triclinium. La nuna komplekso ankaŭ inkluzivas la tiel nomatan la "sanktan ŝtuparon" Scala Santa, kapelon Sancta Sanctorum (origine konstruita kiel kapelo Sankta Laŭrenco kaj nur ekde la 12-a jarcento nomata laŭ la nuna nomo), la kapelon Sankta Silvestro.

La historia Triclinium origine staris iom malpli proksime de la komplekso kaj dum la 19-a jarcento esti proskimigita. Dum tiu translokigo defalis la historiaj mozaikoj, kiuj restaŭriĝis laŭ bildo de la 17-a jarcento. La preĝeja konstruaĵo inter la jaroj 1585 kaj 1590 konceptiĝis je ordono de la papo Siksto la 5-a fare de la arkitekto Domenico Fontana.

Pliaj partoj de la eksa papa palaco nevideble estas kaŝataj malantaŭ la muroj de pasionista monaĥejo: tie troveblas, integrite en la novan konstruaĵon, restoj de la historiaj fundamentoj kaj muroj, kaj parte ankaŭ restoj de la historiaj freskoj el la palaca teretaĝo. Aparte fama estas la plej malnova konservita bildigo de Aŭgustino en la eta kapelo dekstre de la konstruaĵa enirejo.

La kapelo Sancta Sanctorum[redakti | redakti fonton]

Altaro de la kapelo Sancta Sanctorum

La papa kapelo Sancta Sanctorum ("la plejsanktaĵo") estas inter la plej malnovaj restaĵoj de la antikva-mezepoka papa palaco. Legendaj mencioj de ĝi ekzistas ekde la 4-a jarcento, sed la cititaj fontoj ne plu troveblas originale, tiel ke la unua certa dokumento pri la kapelo estas noto el la vivohistorio de la papo Gregorio la 4-a meze de la 9-a jarcento: Tie ĝi ankoraŭ havas sian malnovan nomon, tiun de kapelo de la sankta Laŭrenco de Romo. La nomo Sancta Sanctorum nur troveblas ekde la 12-a jarcento.

Sian nunan aspekton la kapelo ricevis dum la regotempo de papo Nikolao la 3-a, fine de la 13-a jarcento: Nikolao forprenigis du de la origine tri altaroj, nove pentrigis la kapelon kaj dekorigis ĝin per valora planko kaj marmoraj muraj platoj.

La freskoj muraj montras scenojn el la vivoj de kristanaj sanktuloj. Montratas la sanktuloj Agnes, Petro kaj Paŭlo, Stefano, Laŭrenco kaj la patrono de la papo, la sanktulo Nikolao.

La kapelo estis la tiel nomata doma kapelo de la palaco, en kiu iam konserviĝis la plej gravaj relikvoj de la urbo. Inter alie origine la kapoj de la sanktuloj Petro kaj Paŭlo konserviĝis ĉi tie, antaŭ ol la papo Urbano la 5-a transportigis ilin en la lateranan bazilikon. Krome ekzistis relikvoj de Jesuo, Maria, Johano la Evangelisto kaj Johano Baptisto. Komence de la 20-a jarcento la valoraj relikvujoj transportiĝis al la vatikana Biblioteko, parto de la vatikanaj muzeoj; la relikvoj mem daŭre estas en la kapelo.

La Scala Santa (sankta ŝtuparo)[redakti | redakti fonton]

La "sankta ŝtuparo"

Al la kapelo Sancta Sanctorum gvidas la "sankta ŝtuparo", kiu laŭdire fontus el la palaco de Pontio Pilato kaj kiun laŭ la legendo surpaŝis Jesuo dum sia proceso. Laŭ la legendo jam la patrino de la romia imperiestro Konstantino la Granda, la sanktulino Helena, dum la jaro 326 transportigis ĝin de Jerusalemo ĉi tien. La ŝtuparo dum la mezepoko estis la alira ŝtuparo al la laterana palaco. Fine de la 16-a jarcento la ĝis tiam libere staranta ŝtuparo ricevis la nunan surkonstruaĵon, kiun instigis la papo Siksto la 5-a.

Ekde la jaro 1723 la marmoraj ŝtupoj estas protektataj de juglandujaj bretoj. Ĉe la 2-a, 11-a kaj 28-a ŝtupoj tra enkonstruitaj vitroj eblas vidi la veran ŝtuparon kun laŭdire sangospuroj de Jesuo.

Al ĉiu pilgrimulo, kiu supreniras la ŝtuparon surgenue dum iuj festotagoj aŭ unufoje jare, la eklezio proponas totalan indulgencon. Partan indulgencon eblas ricevi ĉiutage.

La apsido de la eksa papa manĝosalono Triclinium de papo Leono la 3-a

La "Triclinium" de papo Leono[redakti | redakti fonton]

Mozaikoj de la Triclinium

Ĉe la suda flanko de la preĝeja konstruaĵo SS. Salvatore della Scala Santa troviĝas la tiel nomata Triclinium de Leono, parto de la eksa manĝosalono de la papa palaco. Oni supozas, ke ĝi ekestis dum la regotempo de la papo Leono la 3-a, iam inter la jaroj 796 kaj 810.

Kiel supre menciite, la historia Triclinium origine staris iom malpli proksime de la komplekso de la relative nova, 16-jarcenta preĝejo SS. Salvatore della Scala Santa kaj dum la 19-a jarcento esti proskimigita. Dum tiu translokigo defalis la historiaj mozaikoj, kiuj restaŭriĝis laŭ bildo de la 17-a jarcento. Tiel ankaŭ la mozaiko de la nuntempa apsido estas rekonstruo. La fama apsida mozaiko montras Jesuon dum la ago taskigi al la 12 apostoloj la misian diskonigon de la kristana kredo; plia mozaiko maldekstre montras la transdonon de la simbola ŝlosilo por la kristana eklezio de Jesuo al Sankta Petro kaj tria mozaiko dekstre la transdonon de la simbola flago de la urbo Romo de Sankta Petro al Karolo la Granda.

La Obelisko[redakti | redakti fonton]

Obelisko sur la laterana placo

La obelisko sur la placo Piazza San Giovanni en Laterano antaŭ la laterana baziliko estas la plej granda kaj plej aĝa egipta monumento en Romo. Ĝi altas 31 metrojn (kun la fundamento 47 metrojn). Kreita dum la 15-a jarcento a.K. en antikva Egiptio, ĝi memorigas pri la faraono Thutmosis la 3-a. Dum la jaro 357 ĝi fare de la imperiestro Konstancio la 2-a sur aparte konstruita ŝipo transportiĝis al Romo kaj stariĝis en elstara loko de la Circus Maximus, la plej granda urba cirkejo. Dum tertremo la obelisko disrompiĝis. En 1587 ĝi elfosiĝis kaj stariĝis en la nuna loko, kie ĝi per arkitektura akso ligatas kun la preĝejo Santa Maria Maggiore.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mario Cempanari, Tito Amodei: La Scala Santa. En: Le Chiese di Roma Illustrate. Romo 1989
  • Mario Cempanari, Tito Amodei: Storia Arte Culto del Santuario. En: Scala Santa et Sancta Sanctorum. Romo 1999
  • Julian Gardner (eldon.): Sancta Sanctorum. Eldonejo Electa, Milano 1996.
  • Herbert Kessler, Johanna Zacharias: Rome 1300. On the Path of the Pilgrim. Yale University Press, New Haven 2000, ISBN 0-300-08153-7.
  • Heinz-Joachim Fischer: Rom. Zweieinhalb Jahrtausende Geschichte, Kunst und Kultur la Ewigen Stadt. Eldonejo DuMont, Kolonjo 2001, ISBN 3-7701-5607-2, S. 303–307.
  • Peter Paul Ausserer: Pilger-Führer oder Wegweiser nach Rom und durch la Heiligthümer la heiligen Stadt. Kirchheim kaj Majenco1873.
  • Philippe Lauer: Le palais de Latran. Étude historique et archéologique, Parizo 1911.
  • Carlo Pietrangeli (eldon.): Il palazzo apostolico Lateranense. Nardini, Florenco 1992, ISBN 88-404-1205-0.
  • G. Rohault de Fleury: Le Latran au moyen-age. Morel, Parizo 1877.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo inter alie estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lateran en la germana Vikipedio, en versio de la 10-a de februaro 2009 (revizio 56505361), tiutempe germane jam teksto leginda kaj tiam la unua vikipedia artikolo pri la roma kvartalo.

Koordinatoj: 41° 53' 9" norde, 12° 30' 21" oriente

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.