Benito Mussolini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Benito Mussolini
Benito Mussolini

En funkcio:
31-a de oktobro 1922 – 25-a de julio 1943
Reganto Viktoro Emanuelo la 3-a
Antaŭulo Luigi Facta
Sekvanto Pietro Badoglio (Dumtempa Milita Registaro)

En funkcio:
23-a de septembro 1943 – 26-a de aprilo 1945

Naskiĝo 29-an de julio 1883
en Predappio, Itala Reĝlando
Morto 28-a de aprilo 1945
en Giulino di Mezzegra, Itala Reĝlando
Nacieco italo
Politika partio Respublika Faŝista Partio
(1943-1945)
Nacia Faŝista partio
(1921-1943)
Itala Socialisma Partio
(1901-1914)
Edzo/ino Rachele Mussolini
Rilatoj amrilatoj kun
Ida Dalser
Margherita Sarfatti
Clara Petacci
Profesio politikisto, ĵurnalisto
v  d  r
Information icon.svg

Benito Amilcare Andrea MUSSOLINI, (29-a de julio, 1883 - 28-a de aprilo, 1945), regis Italion kiel diktatoro de 1922 ĝis 1943. Li kreis kontraŭ-demokratian, faŝisman ŝtaton uzante propagandon; per plena regado de la amaskomunikiloj, li detruis la ekzistantan demokratan regsistemon.

La 25-an de julio 1943 la Grand-konsilantaro de la Faŝismo revokis sian fidon al li kaj redonis la povon al la Reĝo, kiu tuj arestis Mussolini'n. Germanaj trupoj, estritaj de s-ro Skorzeny, liberigis lin de lia malliberejo kaj starigis lin kiel reganto de ŝtato en la norda parto de Italio kiun ili kontrolis.

Dum li provis fuĝi al Svislando, li estis kaptita de italaj partizanoj, kiuj, post mallonga proceso mortpafis lin kaj pendigis lian korpon en placo de Milano.

Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Benito Mussolini estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]