Baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La baziliko defronte

La Baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj (itale Basilica San Paolo fuori le Mura, latine Basilica Sancti Pauli extra muros) estas unu el la kvar patriarkaj bazilikoj de Romo, kaj unu el la sep pilgrimaj preĝejoj de Romo. La baziliko ekde la interkonsento pri la Lateranaj Traktatoj de 1929 estas "ŝtata papa posedaĵo ekster la teritorio de la Vatikano".

Statuo de Paŭlo antaŭ la baziliko

La unua baziliko Sankta Paŭlo laŭ ordono de Konstantino la Granda konstruiĝis super la tombo de la kristana apostolo kaj sanktulo Paŭlo kaj probable dum 324 inaŭgurita. Jam dum la jaro 386 ĝi amplekse pligrandiĝis.

La nomo devenas de la situo de la baziliko ekster la kerna urbo protektita per urba remparo ("muro") konstruita dum la tempo de la romia imperiestro Marko Aŭrelio.

La komence de la 19-a jarcento sola nedifektita antikva preĝejego de Romo per incendio dum la nokto inter la 15-a kaj 16-a de julio 1823 grave damaĝiĝis. La arkitekto Luigi Poletti, taskigita pri la rekonstruo, malkonstruigis ne nur la damaĝitajn partojn, sed ankaŭ relative bone konservitajn partojn de la centra kaj la du flankaj navoj, kaj la sendifektan antikvan sonorilan turon, kaj tial pli ol necese modernigis la bazilikan arkitekturon.

Papo Benedikto la 16-a la 28-an de junio 2008 kune kun la ortodoksa kristana patriarko de Konstantinopolo Bartolomeo la 1-a en la baziliko malfermis "Paŭlo-jaron" memore al la naskiĝo de la apostolo antaŭ 2000 jaroj. La festa jaro oficiale daŭras ĝis la 29-a de junio 2009[1].

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  retejo de la baziliko en la vatikana retejaro
Ekstera ligilo  retejo de la abatejo Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj
Ekstera ligilo  germanlingva artikolo: "kristana pilgrimejo: Ĉu la tombo de Paŭlo en Romo malfermiĝos?

[redakti] Virtualaj panoramoj

Ekstera ligilo  altkvalitaj panoramoj pri la baziliko
Ekstera ligilo  pli rapide montreblaj, modestkvalitaj panoramoj
Ekstera ligilo  enira zono de la baziliko
Ekstera ligilo  antaŭa korto
Ekstera ligilo  interna rondrigardo
Ekstera ligilo  interna rondrigardo 2

[redakti] Referenco

  1. Monato 2009/1, p. 16.

Koordinatoj: 41° 51' 31" norde, 12° 28' 38" oriente

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj