Granda baziliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La katolika eklezio nomas siajn ses plej altrangajn preĝejojn grandaj bazilikojlatine Basilicae Maiores, en singularo Basilica Maior; komprenu la grandan bazilikon, kiel ĉefbaziliko. Kvar el la sep grandaj bazilikoj troviĝas en Romo, la aliaj du en Asizo. La kvar grandaj bazilikoj en Romo ĝis la jaro 2006 havis la titolon patriarka baziliko kaj tiam rebaptiĝis papa baziliko (itale Basilica papale), kiam papo Benedikto la 16-a forigis sian antaŭan titolon "patriarko de la okcidento". La plej granda el inter la papaj bazilikoj estas la Baziliko de Sankta Petro de Romo, la formale plej altranga tamen la Baziliko Sankta Johano de Laterano, kiu iom pompe ankaŭ nomatas "patrino de ĉiuj katolikaj preĝejoj“.

La 11-an de decembro 2006 la katolika kardinalo Cordero Lanza di Montezemolo kadre de gazetara konferenco anoncis, ke la kvar grandaj bazilikoj, kiuj ĝis nun nomatis "patriarkaj bazilikoj", estonte havu la nomon papaj bazilikoj.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

La kvar papaj bazilikoj en Romo[redakti | redakti fonton]

La du grandaj bazilikoj en Asizo[redakti | redakti fonton]

La du grandaj bazilikoj en Asizo estas

Malgrandaj bazilikoj[redakti | redakti fonton]

Krom la kvar grandaj, ekzistas multaj malgrandaj bazilikoj en diversaj partoj de la katolika ekumeno. Tiu titolo estas koncedita de la sankta Seĝo pro specialaj motivoj kaj konsekroj.

Ekzemploj de ili estas:

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ses grandaj bazilikoj ĉiuj havas tronon por la papo kaj ankaŭ havas apartan papan altaron (itale altare papale. Nur la papo mem aŭ en esceptaj kazoj ties vikario rajtas ĉe tiu altaro celebri katolikan meson.

La kvar grandaj bazilikoj en Romo kaj aldone la Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj laŭ antikva tradicio simbole reprezentis la kvinopon de la kvin grandaj kristanaj patriarkejoj de la antikvo kaj mezepoko, kiuj kune konsistigu unuecan kristanan eklezion. Tiu teoria unueco tamen disrompiĝis unuafoje, kiam la kristanismo disiĝis al okcidenta (katolika) kaj orienta ortodoksa) branĉo, kaj poste plurajn pliajn fojojn disrompiĝis. La kvin romaj eks-patriarkejaj bazilikoj ankaŭ estas inter la sep pilgrimaj preĝejoj de Romo.

Nur la kvar romaj grandaj bazilikoj havas "sanktan pordegon" (latine porta sancta). Tiuj portae sanctae (jen la plurala formo) laŭ speciala rito nur malfermiĝas de la papo aŭ ties taskigito por la daŭro de "sankta jaro". Ili dum la mezepoko ludis gravan rolon rilate al la rita "senŝuldiĝo" de kristanoj, en la rito de la tiel nomata "plena indulgo".

La ligo de unuopaj romaj bazilikoj al la "patriarkejoj de la oriento" estis plejparte simbola. La latinaj patriarkejoj de Konstantinopolo, Aleksandrio, Antiokio kaj Jerusalemo ekde la krucmilitoj gvidiĝis en konkurenco al la ortodokaj respektive malnovorientaj patriarkejoj de Konstantinopolo, kopta eklezio (Aleksandrio), sirie ortodoksa eklezio (Antiokio) kaj Jerusalemo. Ekde la mezo de la 20-a jarcento tri el ili ne plu havis patriarkon kaj dum la jaro 1964 laŭ interkonsento de la papo Paŭlo la 6-a kun la ekumena (ortodoksa) patriarko de Konstantinopolo estis malfonditaj.

Escepton konsistigas la latina patriarkejo de Jerusalemo, kiu dum 1889 post interkonsento kun la Otomana Imperio ricevis la rajton refondiĝi. Ĝi de tiam havas sian sidejon denove en Jerusalemo kaj estas ĉefdiocezo por la katolikaj komunumoj en Israelo, Palestino, Jordanio kaj Kipro. La katolika eklezio tamen ne havas la pretendon per tiu patriarkejo postuli unu el la kvin originaj tronoj de kristanaj patriarkoj, sed cedas tiun titolon al la ortodoksa patriarko de Jerusalemo.

Pliaj pilgrimaj preĝejoj de Romo (ĉiuj el ili malgrandaj bazilikoj)[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]