Placo
Placo estas libera spaco, ĉirkaŭita de domoj, en urbo aŭ vilaĝo.
Placoj estas centroj de publika vivo en urboj kaj tial centra temo en urboplanado.
Ili reprezentas la urbon kaj tial estas ofte tre ornamitaj. Ofte gravaj publikaj konstruaĵoj kiel la urbodomo aŭ preĝejoj troviĝas ĉe centraj placoj. La ĉirkaŭaj konstruaĵoj havas ofte belajn montrindajn fasadojn. La placo mem estas ornamita de monumento aŭ fontano, la pavimo estas ofte el altvalora materialo.
Enhavo |
Historio [redakti]
De kiam ekzistas urboj, ekzistas ankaŭ centraj lokoj, kie oni kunigis kaj komercis. En la greka antikvo tia placo nomiĝis agorao, en laromia Romo forumo.
Sur planoj de mezepokaj urboj troviĝas urbodomaj placoj, ofte en la centro de la ĉirkaŭmuregita urbo. De la urbopordegoj stratoj iris al tiu placo (ekzemple en Krakovo).
La plej granda placo en la mondo estas ŝajne la placo de ĉiela paco en Pekino, ĝi estas 39,6 ha granda.
Nuntempaj placoj [redakti]
Nuntempe urboplanistoj, arkitektoj kaj artistoj okupiĝas pri konstruado kaj ornamado de placoj. Jen kelkaj ekzemploj:
-
Ruĝa Placo en Moskvo
Bibliografio [redakti]
- Koepf/Binding: "Bildwörterbuch der Architektur", 1999, Seite 358ff, ISBN 3-520-19403-1