Placo Tian An Men

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La placo Tian An Men en Pekino.

La placo Tian An Men estas fama, vasta placo de la ĉina ĉeurbo Pekino. En la centro de Pekino antaŭ la Imperiestra Palaco staras alta bazamento el brikoj, kun ligna naŭĉambra turo duetaĝa sur si. Jen Tian-An-Men-pordego (ĉine: 天安門廣場 (tradicia) aŭ 天安门广场 (simpligita), pinyin: Tiān'ānmén Guǎngchǎng, “Pordego de (la) Ĉiela Paco”) fame konata tra la mondo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Dum ming- kaj Ĉing-dinastioj Tian An Men estis la ĉefa pordo de la Imperiestra Palaco. En 1420 Ming-dinastio konstruigis Ĉengtjanmen tie, kaj en la 8-a jaro de la regado de la imperiestro Ŝunĝi de Ĉing-dinastio (1651) oni rekonstruis ĝin kaj alinomis ĝin Tian An Men. La pordega turo estas granda halo kun skulptitaj traboj kaj pentritaj kolonoj ruĝe lakitaj kaj fiksitaj per orumitaj lignaj najloj. Tiam oni nomis la pordegon Ŝtata Pordo.

Antaŭ Tian-An-Men-pordego fluas la Ora Rivero, super kiu kuŝas sep pontetoj el blanka marmoro kun balustradoj skulptitaj. Sude de la sep pontetoj staras paro da ornamaj blank-marmoraj kolonoj kun skulptitaj drakoj kaj paro da ŝtonaj leonoj.

Sude de la pordego etendiĝis placo. En la feŭdaj dinastioj ĝi, ĉirkaŭita de ruĝa murego, formis antaŭan korton de la palacon en T-formo. Trairi ĝin estis malpermesite al popolanoj. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, danke al pluraj plivastigoj, nun ĝi okupas areon de 400.000 kvadrataj metroj kaj fariĝis la plej granda placo en la mondo, kie povas okazi mitingo kun miliono da partoprenantoj.

Centre de la placo staras la Monumento de Popolaj Herooj 37,94 metrojn alta. Sude de ĝi estas la majesta Memorhalo de prezidanto Maŭ Zedong. Oriente de la placo estas la muzeo de la Ĉina Historio kaj la Muzeo de la Ĉina Revolucio kaj okcidente la Popola Halo. Ambaŭ modernaj konstruaĵoj estis faritaj en 1959. Ili, kun helflavaj muroj, helruĝaj kaj blankaj granitaj bazamentoj, formis kune kun Tian An Men-pordego, kiu havas flave glazuritajn tegolojn kaj ruĝajn kolonojn, kaj la vasta placo majestan kaj belan vidaĵon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 4-an de junio 1989, post semajnoj da studentaj manifestacioj, la ĉinaj ŝtataj aŭtoritatoj ordonas perfortan punon; la Popola Liberiga Armeo invadas la Tian-An-Men-placon helpe de ĉaroj, terurigante kaj mortigante: oni kalkulas ĉirkaŭ 1400 mortintojn kaj 10 000 vundintojn en nura semajnfino. Bildoj de tiu tragedio estis montritaj tutmonde kaj simbolas la maldemokratecon de la ĉina reĝimo.

Komence de la jaro 2001, grupo da kvin membroj de la sekto Falun Gong bruligis sin meze de la placo, supozeble por protesti kontraŭ la ĉina reĝimo. (vidu Membruligoj de la placo Tian An Men)