Kultura Revolucio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La Kultura Revolucio (la origina plena nomo estis: la Granda Proleta Kultura Revolucio) estis periodo da politika kaj socia kaoso kaj anarkio en Ĉinio, kiu komenciĝis en 1966 kaj dauris por jardeko.

La kultura revolucio estis kampanio komencata oficiale de la Ĉina diktatoro Mao Zedong la 16an de majo 1966, por liberigi Ĉinio de ĝiaj "burĝaj elementoj" kaj por renovigi la klas-batalon. En la praktiko, estas vaste rekognita nuntempe ke temis pri provo de Mao Zedong repreni la povon ene de la Ĉina komunisma partio, ĉar kelkaj aliaj faksioj ene de la partio minacis lia potenco.

Dum ĉi tiu nigra periodo de la ĉina historio, grupoj da junuloj organizitaj en militaj bandoj nomataj "Ruĝaj Gardistoj" terurigis la popolacion, almenaŭ en la grandaj urboj, persekutante homojn kiuj estis konsideritaj "klasaj malamikoj" aŭ "dekstruloj" pro sia viv-stilo, siaj opinioj aŭ kion ajn aila afero ne plaĉis al ili. Milionoj da homoj suferis publikaj humiliadoj, maliberigoj kaj malbonan traktadon, kaj eble ĉirkaŭ duona miliono mortis kiel rezulto. Intelektuloj, artistoj kaj estroj de la komunisma partio estis la plej oftaj bersailoj. La Ruĝaj gardistoj estis ofte studentoj, kaj ili ofte montris fanatika fido kaj kredo en Mao Zedong, kaj kulto de liaj teorioj. Ili traktis la "ruĝa libreto", fama libro de citaĵoj de Mao Zedong, preskaŭ kiel religia teksto, kaj konstante citi de ĝi.

Dum la kultura revolucio, la du grandaj rivaloj de Mao Zedong ene de la komunisma partio, nome Liu Shaoqi kaj Deng Xiaoping, ambaŭ farigixs viktimoj. Liu Shaoqi estis sendita al malibereja kampo, kie li mortis post du jaroj, kaj Deng Xiaoping estis sendita labori en fabriko kiel ordinara laboristo. Aliflanke, la dirigento de la partio kiu plej gajnis de la kultura revolucio estis Lin Biao, kiu farigixis la dua plej potenca homo en la partio post Mao mem.

En 1969, Mao oficiale deklaris la finon de la kultura revolucio, kaj estis iu reveno al ŝtato de publika ordo. Multaj intelektuloj estis senditaj al la kamparo dum ĉi tiu periodo, por labori kun la kamparanoj kaj lerni kiel ili vivis. Inter ili estis multaj ruĝaj gardistoj, kiuj en ĉi tiu maniero estis metitaj en lokoj kie ili ne povis krei problemojn.

En 1971, Lin Biao provis perforte preni la povon de Mao Zedong. Lia provo malsukcesis, kaj li provis eskapi al Sovet-Unio en aviadilo kiu tamen kolapsis super Mongolio. Post ĉi tiu evento, la moderata dirigento Zhou Enlai reakiris pli da povon, kaj Deng Xiaoping estis realvokita de la kamparo al Beijing. En la posta periodo, la tiel nomata "Bando de la Kvar", kiu konsistis el la edzino de Mao kaj tri aliaj gravaj dirigentoj, komencis kampanio kontraŭ la ĉef ministro Zhou Enlai kaj Deng. La bando de la kvar reprezentis la pli ekstremisma faksio, kiu estis malantaŭ la kultura revolucio, dum Zheng kaj Deng reprezentis la pli pragmatika flanko de la partio.

En 1976, mortis Zhou Enlai. La 5an de aprilo, tradicia tago de rememoro de la mortintoj en Ĉinio, du milionoj da homoj kolektiĝis en la centra Placo Tian An Men en Beijing por eksprimi ilian malĝojon. La afero tuj fariĝis protesto kontraŭ la bando de la kvar. La 9an de septembro mortis Mao Zedong. Estis grandega kaj sincera malĝojo en la tuta Ĉinio pro lia preterpaso. Hua Gofeng, la homo indikita de Mao, farigixs la nova ĉef-ministro, kaj la "bando de la kvar" estis arestitaj. Ilia aresto estas kutime konsiderata la vera fino de la kultura revolucio, kaj la komenco de nova periodo da stabileco kaj ordo en Ĉinio.

Nuntempe, la kultura revolucio estas memorata kiel katastrofa periodo de la Ĉina historio. Dum ĉi tiu periodo, ĉiu eco de la ekonomia kaj kultura vivo de Ĉinio estis negativa influata de la manko da stabileco kaj ordo, almenau en la urboj. La eduko sistemo ankaŭ suferis tre multe. Inter alie, la ruĝaj gardistoj detruis amaso da valoregaj antikvaj objektoj kaj konstruaĵoj, ĉefe religiaj konstruaĵoj, ĉar ili estis konsiderataj la simboloj de mez-epokaj kaj feudalismaj pens-manieroj. Tamen, kelkaj komentistoj rimarkigas ke eble dum la kultura revolucio la antikva ĉina kutimo respekti la autoritaton kaj obei ordonoj sen protesti iom ĉanĝiĝis, kaj ke eble sen la kultura revolucio ne estus okazintaj la studentaj protestoj en 1989.

La komunisma partio de Ĉinio nuntempe rekonas ke la kultura revolucio estis malbona por Ĉinio, sed tamen ĝi havas la oficiala posicio ke Mao Zedong faris pli da bonaj aferoj ol da malbonaj dum lia regado.