Ŭan Li

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŭan Li

La ĉina imperiestro Ŭan Lipinjine Wanli (ĉine 萬曆, prononco Ŭànlì), n. la 4-an de septembro 1563; m. la 18-an de aŭgusto 1620, apartenis al la dinastio Ming. Li ekregis la 19-an de julio 1572, estante 8-jara knabo. Komence li estis sub la forta influo de sia edukisto Ĵang Juĵeng, pli poste sub tiu de diversaj potencemaj grupoj de eŭnukoj.

La regotempo de Ŭan Li karakteriziĝis per despota regado, per malŝparado kaj kreskante fiaskiga deficitego de la ŝtataj financoj. Ekzemple pli ol 20.000 nobeloj ricevis abundegajn regulajn pagojn – la 45 princoj de unua rango ĉiujare eĉ havis rajton je ricevo de arĝento en valoro de 600 tunoj da greno. La armeo estis pompa kaj kostis pliajn sumegojn, kaj la kostoj por la luksa vivo de la imperiestra kortumo ne malpli altis: sole la tombejo de Ŭan Li kostis tiom da arĝento, kiom la tuta imperio pagis da baza imposto dum du plenaj jaroj.

Ŭan Li sur sia reprezenta ŝipo

Ŭan Li ordonis plurajn multekostajn militojn, inter alie kontraŭbatalante plurajn mongolajn kaj tungusajn tribojn en Manĝurio (1581-1583), cele al forpelo de la japanoj el la ĉinia vasaloŝtato Koreio (1592), kaj por la konkero de Vjetnamio, Birmo kaj Siamo (nuntempe Tajlando).

Plia problemo por la ŝtato estis la kreskanta japana piratado ĉe la centra okcidenta marbordo de la imperio, sociaj ribeloj de kamparanoj, metiistoj kaj ministoj, etnaj ribeloj de ne-ĉinaj popoloj kaj la aktivecoj de sekretaj societoj (ekzemple la sekto „Blanka Lotuso“).

Al tiuj defioj Ŭan Li ne sukcesis adekvate reagi, kaj aparte fine de sia regotempo li pli kaj pli perdis la potencon: la faktan regadon transprenis korupta grupo de eŭnukoj, kiu instrumentigis la ŝtatan administradon por siaj celoj. Aparte multaj klasike konfuceismaj ŝtataj administristoj politike rezistis kontraŭ tio.

Plia aspekto en la regoperiodo de Ŭan Li estis la hezita malfermo de Ĉinio al influoj de Eŭropo: Dum la jaro 1601 li vokis la italan jezuiton Matteo Ricci al la ĉina imperia kortumo kaj permesis certagrade misii pri kristanismo en Ĉinio. La imperiestron tamen ne vere interesis la religio, sed la teknikaj inventaĵoj kiujn kunportis la eŭropanoj, ekzemple horloĝoj kaj astronomiaj instrumentoj. Inter alie li taskigis la italan jezuiton pri reformo de la ĉina kalendaro.

Antaŭe: imperiestro de Ĉinio dum la dinastio Ming Poste:
Long Ĉing 1572-1620 Tai Ĉang