Kristanigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kristanigo

Kristanigo laŭvorte signifas "influon al iu persono, por ke tiu iĝu kristano". Plej ofte per la vorto oni celas la kolektivan kristanigon de tutaj popoloj aŭ kulturaj regionoj aŭ ilian perfortan subigon sub novan kristanisman kulturon. En tiu vort-uzo, kristanigo, kontraŭe al al individua kristaniĝo de unuopulo, priskribas la historian proceson, dum kiu plejparto de la homoj de popolo aŭ kultura regiono alprenas la kristanan kredon.

Misiado kaj kristanigo estas parencaj vortoj, kvankam misiado celas la teologian dimension de la fenomeno, kaj kristanigo fokusigas la kulturan kaj historian dimension. Kristanigo estas sukcesa misiado de tutaj popoloj en historia kunteksto.

Kristanigo kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Multaj el la unuaj kristanaj preĝejoj estis konstruitaj en lokoj, kie oni antaŭe praktikis nekristanajn kultojn, ĉar oni opiniis tiujn lokojn sanktaj, kaj la kristanigendaj homoj jam kutimis kolektiĝi tie. Aliaj "paganaj" (ne-kristanaj) sanktejoj, kiel la stxonegaroj en norda Germanio kaj en keltaj regionoj, ricevis forpuŝajn nomojn ("diablaj stxonoj", "diabla forno"), kiujn ili parte ankoraŭ nuntempe havas. Aliflanke multaj homoj sukcesis plupraktiki iujn pra-kristanajn religiajn kutimojn post la kristanigo, kiujn ili simple difinis "lokaj kutimoj".

La kristanigo ofte estis sekvo de politika evoluo. Tial ekzemple la (ekzemple ĝermanaj, hungaraj, slavaj, baltiaj) triboj konkeritaj dum la frua mezepoko en Eŭropo kolektive baptiĝis aŭ estis perforte baptigitaj. Politika kaj dia potenco, kiel ĉe reĝo Karolo la Granda, estis preskaŭ la samo.

Tre ofte al la kristanigita popolo ne nur alpremiĝis la kristana kredo, sed ankaŭ multaj elementoj de la konkera kulturo, ofte ĉar la misiistoj ne sukcesis diferencigi inter siaj kulturaj kutimoj kaj la kristanismo. En iuj kazoj tamen evoluis ne nur novaj formoj de kristanismo en la konteksto de la loka kulturo, sed eĉ iu popoloj pro la kristanigo entute ekhavis propran kulturan identecon: ekzemplo por tio estas la slava kristanigo per la misiistaj fratoj Kirilo kaj Metodo de Tesaloniko.

En iuj lokoj kristanigo kaj koloniigo okazis kune, dum en aliaj lokoj ekestis fortaj diferencoj inter misiistoj kaj koloniistoj.

La kristanigo, malgraŭ ĉiuj kritikeblaj flankoj, ĝenerale ankaŭ signifis la volon doni evoluhelpon, do la alportadon de novaj scioj, komprenoj kaj kapabloj en la kristanigitan regionon. Konstruiĝis ne nur kristanaj preĝejoj kaj monaĥejoj, sed ankaŭ lernejoj, flegejoj kaj hospitaloj. Per tiu konstruado ekestis novaj regionaj centroj, kiuj ofte poste dum longa tempo influis grandajn regionojn. Precipe en centra kaj suda Ameriko oni ade propagandis al la lokaj enloĝantoj, ke ilia antaŭa, pra-kristana religio estis fuŝa, la tradicia vivstilo primitiva. Oni igis ilin vaste alpreni eŭropajn normojn, kultivi la teron laŭ eŭropa stilo, preni eŭropajn nomojn, vesti sin signife pli ol antaŭe - tion jam dum la jaroj ekde 1800 tre kritike priskribis la sciencisto Alexander von Humboldt.


Historio[redakti | redakti fonton]

La unua nacio kolektive kristanigita estis Armenio: la unuaj misiistoj, la apostoloj Tadeo kaj Bartolomeo, jam predikis tie meze de la unua jarcento post Kristo, kaj ekestis "subtera" (tio signifas: kaŝe funkcianta) eklezio. Ĉirkaŭ la jaro 301 pro iuj dramaj okazaĵoj, en kiuj partoprenis kristanoj de la "subtera" eklezio, la reĝo Trdat la Tria kristaniĝis kaj proklamis kristanismon ŝtata religio.

Elstaran rolon en la frua kristanigo de centra Eŭropo ĉirkaŭ la sesa jarcento post Kristo havis irlandaj kaj skotaj monaĥoj, subtenitaj de Romo. Inter tiuj misiistoj estis la sanktuloj Bonifatius, Columban, Gallus kaj Kilian. Ilia laboro ne estis sendanĝera - pluraj el ili estis mortigitaj de la ankoraŭ-ne-kristanoj. Reĝo Karolo la Granda ĉirkaŭ la jaro 800 venkis la ĝermanajn saksajn tribojn en norda Germanio kaj proklamis ĉiujn venkitojn kristanoj. Li ordonis, ke praktikado de pra-kristanaj kutimoj estu punata per devo pagi grandajn monsumojn, aŭ alternative puna laborado por la kristana eklezio.

Aldone al la fakta historio de misiigo ekestis multaj legendoj.

El hodiaŭa vidpunkto aparte problema estas la kristanigo de la "Nova Mondo" en norda, sed precipe centra kaj suda Ameriko, ĉar ĝi okazis per aparte granda brutaleco. Ne mirigas, ke la hodiaŭa centra kaj suda Ameriko estas preskaŭ centprocente katolika.