Cirilo kaj Metodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cirilo kaj Metodo

Sanktaj Cirilo kaj Metodo estis denaskaj fratoj devenantaj el greka urbo Tesaloniko, la ĉefurbo de Makedonio, kie ilia patro estis dum la unua duono de la 9-a jarcento altrangulo de Bizanca imperio.

Vivoj[redakti | redakti fonton]

MetodioMetodo (greke Μεθόδιος) komence dediĉis sin al oficista servo, sed subite li forlasis sukcesan karieron kaj fariĝis simpla monaĥo. Konstanteno (greke Κωνσταντίνος, antaŭmorte monaĥiĝonta kiel Cirilo, greke Κύριλλος) elektis eklezian staton kaj fininte studadon li pastriĝis. El ilia eminenta kono de la slava lingvo oni juĝas, ke ilia patrino havis slavan devenon kaj en la plej nova tempo bulgaraj sciencistoj pruvas, ke ankaŭ la patro de tiuj ĉi apostoloj estis slavo. Ambaŭ fratoj akiris kleron en grekaj lernejoj.

Konstanteno eminentiĝis jam ekde junaĝo de sagaca spirito kaj pieco. Studante en imperiestra kortego li baldaŭ regis ĉiun tiaman klerecon kaj por tio li estis admirata de siaj instruistoj, kiuj donis al li la titolon Filozofo. Li ellernis plurajn lingvojn. Kiam li estis 24-jara, la imperiestro lin sendis misie al la saracenoj, kie li solenis grandajn sukcesojn en disputoj, sed kie ili provis lin veneni.

Ĉirkaŭ la jaro 860-a Konstanteno estis kune kun sia frato Metodo sendita fare de la bizancia imperiestro denove al misia vojo, ĉi-foje al ĥazaroj, kiuj vivis oriente de la Azova maro kaj rivero Don. Dum tiu ĉi vojaĝo la fratoj sukcesis elpreni korporestaĵojn de sankta papo Klemento la 1-a. En ĥazara lando ili konversaciis kun ĥazaroj, judoj kaj saracenoj. La rezulto estis tio, ke ĥazara reganto akceptis kristanismon kiel ilia oficiala religio.

Granda Moravio[redakti | redakti fonton]

Laŭ peto de moravia princo sankta Rostislav ili estis poste fare de la bizancia imperiestro Miĥaelo la 3-a kaj la patriarko de Konstantinopolo sankta Fotio senditaj, denove kiel misiistoj, en Moravion. Ili anticipe bone prepariĝis al tiu ĉi celo. Konstanteno kreis literojn por la slava lingvo, li tradukis en ĝin la partojn de Biblio, kiujn oni legas dum la diservoj de la orienta rito, kaj la diservajn librojn.

En Moravio, kien ili venis (Konstanteno verŝajne en rango de episkopo kaj Metodo probable kiel diakono) en la jaro 863, ili havis grandan sukceson; la kaŭzo estis pastreco de la sanktaj fratoj, persona modelo de kristana vivo kaj pensado, kaj nelastavice la uzado de la slava lingvo dum la diservoj, kiu estis komprenebla por la popolo. Latinaj pastroj ja atakis kontraŭ ili, sed vane. Konstanteno kaj Metodo elektis el la moravia popolo baldaŭ konvenajn kandidatojn por pastra stato klerigante ilin, por ke la nacio havu kiel eble plej baldaŭ pastraron el la propra sango. En la jaro 867-a la pastrigotoj estis jam sufiĉe kleraj kaj preparitaj, ili ekvojaĝis kun ili ĝis Konstantinopolo, por ke tie ili estu ordinitaj je pastroj kaj episkopoj. Ĉar la vojaĝo trans balkana montaro estis tre peniga, ili decidis vojaĝi ĝis Venecio kaj de tie navigi per ŝipo ĝis Konstantinopolo. Ili estis devigitaj halti en Venecio pli longan tempon pro ŝtata renverso en Bizancio kaj problemoj kun transporto. En tiuj tagoj atingis ilin invito de roma papo Nikolao la 1-a, kiu skribis al ili, ke li sopiras ekvidi ilin. Ili akceptis tiun ĉi inviton kaj ili foriris Romon, ĉar ili vidis en la renkontiĝo kun la romia patriarko konvenan okazon konvinki lin pri granda signifo de naciaj diservoj, kaj se ili sukcesus konvinki lin pri tio, senigi de lia helpo la senĉesajn intrigojn, kiujn entreprenis kontraŭ ilia laboro la latina pastraro. Antaŭ ol ili venis Romon, Nikolao mortis kaj lia sekvanto fariĝis Hadriano la 2-a (867 - 872). Tiu bezonis helpon de bizancia imperiestro Bazilo la 1-a (867 - 876) kontraŭ islamanoj, kiuj endanĝerigis sudan Italion kaj ankaŭ Romon, kaj li aprobis la verkaron de bizanciaj misiistoj inkluzive de slava diservo. Sed intertempe la Konstanteno, kiun tre malfortigis senĉesaj koleregaj atakoj de la pastraro, grave malsaniĝis. Kiam li fine sentis, ke li ne resaniĝos, li petis la estron de la greka monaĥejo, en kiu ambaŭ fratoj kun siaj lernantoj dum sia restado en Romo loĝis, ke tiu donu al li la grandan monaĥan tonzuron. La estro de la monaĥejo plenumis lian peton kaj Konstanteno akceptis la monaĥan nomon Cirilo. Mortonte, vidante danĝeron al la farita laboraĵo, li petis Metodon ne forlasi la misian laboron en Moravio, sed fini la sulkon, kiun ili ĝis nun komune fosis. En la tago de la morto li preĝis kun larmoj en la okuloj, ke Dio konservu moraviajn pastrojn kaj poste, kisinte la fraton kaj ĉiujn amasiĝintajn vizitantojn, li elspiris lastfoje la 14-an de februaro de 869 sian noblan kaj sanktan animon.

En la tempo de lia malsano Metodo kaj kelkaj de liaj lernantoj estis ordinitaj je pastroj. Post la morto de la sankta Cirilo estis poste Metodo ordinita je episkopo kaj sendita reen al Moravio kun dokumento, per kiu papo Hadriano la 2-a aprobis slavan diservon kun tiu unusola rezervaĵo, ke epistolo kaj evangelio estos legataj dum ĝi en du lingvoj, unue latine kaj poste slave.

Kiam Metodo revenis Moravion, li eksciis, ke princo Rostislav helpe de sia nevo Svatopluk estis detronigita, fortrenita fremdlanden kaj blindigita. Metodo mem estis poste militkaptita kaj sen konsidero pri la papa dokumento de latinaj germanaj episkopoj salcburga, frizina kaj pasova, proklamita kiel ekspastra kaj kondamnita al karcero. La samon okazis al siaj lernantoj. Ili tralasis el la karcero la sanktan Metodon nur post du jaroj, kaj nome laŭ ordono de la papa kurio, kiu sentis sin pro tiu ĉi faro de la tri nomitaj episkopoj tre ofendita.

Metodo poste daŭrigis en la laboro en Moravio kun granda sukceso: nombro de slavaj pastroj kreskis kaj la popolo postlasis paganismon. Ili alpaŝis al kristanisma kredo ne pro devigo, sed kun amo.

Da hejmaj cirila-metodaj pastroj estis en Moravio jam du cent, kio mem pri si atestas pri sukceso de la sistema kaj fervora agado de Metodo. Al tiu ĉi periodo apartenas ankaŭ la bapto de la ĉeĥa princo Bořivoj kaj lia edzino Ludmila, samkiel la vojaĝo de Metodo Pollanden, per kio enpenetris lia verkaro eĉ en Bohemion kaj al poloj. Sed latinaj pastroj persekutis tiun ĉi agadon kun nekaŝita malamo. Ili akuzis la sanktan Metodon en Romo ĉe sekvanto de Hadriano, papo Johano la 8-a, ke li enkondukas la nacion en disvojiĝon per lernado, kiu ne egalas kun tio, kion konfesas la romia eklezio kaj ke li servas la sanktan meson en barbara slava lingvo. Johano la 8-a elvokis la sanktan Metodon, por ke li ekvojaĝu Romen por klarigi, kio estas vera en la asertoj. Ĉar Svatopluk, la sekvanto de princo Rostislav, neŝatanta la sanktan Metodon pro riproĉoj, per kiuj li tuŝis lian sovaĝan vivon, ne kaŝis, ke la vojaĝo al Romo estas necesa, Metodo ekvojaĝis tien senprokraste. Sed samtempe li sendis Romen ankaŭ latinan pastron Vichingon kun peto, ke li estu episkopigita. Metodo, kiu estis en sia pensado nerompebla, sukcesis devigi la papon, ke li same kiel lia antaŭulo aprobu la slavan diservon. Sed la papo plenumis ankaŭ la peton de Svatopluk, ordinis Vichingon je episkopo destinante lin por la urbo Nitra. Tiu ĉi ambaŭflankemo de la papa kurio estis por cirila-metoda verkaro malbona signo.

Metodo tuj konsciis tion kaj li entreprenis vojon al Konstantinopolo, kie li estis solene akceptita de imperiestro Bazilo la 1-a kaj la patriarko sankta Fotio. Li kunportis reskribojn de la slavaj diservaj libroj, kiujn li donacis al la imperiestro, kaj el la lernantoj, kiuj akompanis lin, li lasis en Konstantinopolo pastrojn. Tiuj verŝajne estis destinitaj, ke ili kiel misiistoj iru Bulgarien aŭ, kio ne estas malebla, ĝis Rusio, kien la patriarko sankta Fotio en la jaro 866 sendis la unuan episkopon, la sanktan Miĥaelon.

Reveninte Moravien, Metodo dediĉis sin al traduko en la slavan lingvon de tiuj partoj de la Biblio, kiuj ne estis ĝis nun tradukitaj. Li ne ĉesis, ĝis kiam la laboro estis preta, ĉar li volis, ke la slava eklezio ankoraŭ antaŭ lia morto estu ekipita de ĉio, kio estis bezonata. Kiam li finis la verkaron, li trovis konvenan sekvanton en persono de sankta Gorazd, unu de la plej fidelaj el inter siaj moraviaj lernantoj. Metodo lastfoje partoprenis diservojn en aprilo de 885. Tri tagojn post tio, la 6-a de aprilo de 885, li mortis.

Kelke da monatoj post lia morto papo Stefano la 5-a (885891) sendis al reĝo Svatopluk leteron, destinanta por slavaj pastroj neakcepteblajn kondiĉojn, inter alie ankaŭ malpermeson de la slava diservo sub puno de anatemo, sur kies bazo estis la lernantoj de Metodo elpelitaj el Moravio. La leteron transdonis al Svatopluk papaj senditoj: episkopo Dominiko kaj pastroj Johano kaj Stefano. Al la delegitoj mem la papo donis skriban direktivon, por ke ili malpermesu al Gorazd, kiun Metodo kuraĝis destini kiel sian sekvanton, fari diservojn, ĝis kiam li persone alpaŝos antaŭ la papo, por ke li klarigu la tutan aferon. La sorto de Gorazd estis poste la sama kiel ĉe ceteraj slave diservantaj pastroj – ili estis eligitaj el Moravio. Kelkaj el ili foriris Balkanen, aliaj foriris Bohemien, pluaj ekloĝis en arbaroj, kie ili vivis kiel ermitoj farante diservojn al popolo, kiu serĉis ilin. La cirila-metoda eklezio plu ekzistis en popolaj tavoloj longe kiel eklezio popola kaj nacia, sed oficiala eklezio fariĝis latina eklezio.

La sanktaj Cirilo kaj Metodo estas la plej grandaj bonfarantoj en historio de ĉeĥaj nacioj. Ili akiris vastajn popoltavolojn per amo por kristanisma kredo kaj krom tio ili destinis la slavan lingvon lingvo diserva kaj literatura. La ĉeĥa nacio estis unu el ĉiuj ceteraj mezeŭropaj kaj okcidenteŭropaj nacioj kiu havis sian nacian literaturon, dume ĉe aliaj nacioj de la tuta teritorio la libroj estis verkataj en latina lingvo kaj do por popoltavoloj ili estis nekompreneblaj kaj sensignifaj.

Princo Svatopluk konjektis, ke li firmigos sian moravian ŝtaton, se li aligos ĝin al la latina eklezio kaj se li donos – kiel li vere faris tion – sian ŝtaton sub ŝirmon de la papa kurio.. Sed tiu ĉi decido montriĝis kiel absolute erara. Moravio ne eltenis kaj agadcentro de la tuta nacio transŝoviĝis al Bohemio, kie la slava lingvo ankoraŭ ian tempon tenis. Kelkaj ĉeĥaj princoj, kiel Oldřich kaj Vratislav la 2-a provis la cirila-metodan eklezion fari oficiala, kiel atestas pri tio fakto, ke sankta Prokopo en la jaro 1032 dum regado de princo Oldřich fondis slavan monaĥejon en Sázava kaj ankaŭ klopodo de princo Vratislav la 2-a enpraktikigi en la tuta lando la slavan diservon. Sed papo Gregorio la 7-a (10731085) starigis sin kontraŭ tiu ĉi klopodo kaj ankaŭ el la sázava monaĥejo la slavaj monaĥoj estis en la jaro 1097, do post 95 jaroj post ties fondo, definitive elpelitaj, kvankam la monaĥejo agadis ĉiurilate tre prospere. Tien estis enkondukitaj anstataŭ ili latinaj monaĥoj de benediktana ordeno. Post tiu ĉi evento ĉiuj slavaj libroj en ĉeĥaj landoj estis senkonsidere kaj senkompate neniigataj.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La heredaĵo de Cirilo kaj Metodo estis en Bohemio kaj Moravio severe persekutata, sed ĝi plu ekzistis ĉe bulgaroj, serboj kaj rusoj, ukrainoj kaj belarusoj, do ĉe slavaj ortodoksaj nacioj.

Sed ankaŭ por Bohemio kaj Moravio, kvankam ĝi estis tie neniigita, ĝi havis sian grandan signifon, ĉar ĉeĥoj fariĝis per faro de la sanktaj Cirilo kaj Metodo kristanoj kaj estis ŝparitaj de perforta kristanigo. Eklezian semadon de la orienta kaj la ortodoksa kristanismo en la ĉeĥaj nacioj jam plu neniam oni sukcesis por daŭre sufoki. Krom tio ĉeĥoj akiris en la cirila-metoda periodo tian nacian memkonscion, ke ili almenaŭ el pli granda parto rezistis la danĝeron de fornaciiĝo, al kiu subiĝis slavoj ĉe rivero Elbo. Malfeliĉo de ĉeelbaj slavoj estis, ke pro eligo de la sankta Gorazd kaj la ceteraj cirila-metodaj pastroj el Moravio kaj poste ankaŭ el Bohemio estis malebligite, ke la ideo de Cirilo kaj Metodo kaj la ekleziaj organizoj enpenetru en ilian landon.

Festotagoj[redakti | redakti fonton]

Festotagon de la sankta Cirilo oni solenas en ortodoksa eklezio kaj orientaj katolikaj eklezioj (de bizanca rito) de pratempo la 14-an de februaro kaj festotagon de la sankta Metodo la 6-an de aprilo, do en la tagoj de iliaj mortoj. Ilia komuna soleno estas solenata en ortodoksa eklezio kaj orientaj katolikaj eklezioj la 11-an de majo.

La latina eklezio nur malvolonte suferis, kiam iliaj slavaj apartenantoj post la eldono de letero de papo Stefano la 5-a plu adoris la tesalonikajn fratojn. Papo Johano la 10-a (914928) en letero el la jaro 924 malbonigis al kroatoj, ke ili revokas sin al Metodo, kiun li, la papo, onidire estas trovanta en neniu libro inter la sanktuloj. Papo Aleksandro la 2-a (10611073) eĉ nomis en la jaro 1069 la sanktan Metodon herezulo.

Venis tempo, kiam en la ĉeĥaj landoj kaj en Slovakio la latina eklezio la memoron de ambaŭ sanktaj fratoj tute subpremis. En latinaj misionaloj destinitaj por episkopujo en Olomouc el la jaroj 1499 kaj 1505 kaj same ankaŭ en misionalo por ĉefepiskopujo en Prago en la jaro 1522 estas pri la sanktaj Cirilo kaj Metodo jam plu nenia mencio. Nur kiam en la 19-a jarcento naciaj vekintoj renovigis ilian memoron en la ĉeĥa nacioj kaj estiĝis timo, ke tio eble povus evolui popolan movadon utile al la ortodoksa eklezio, kaj kiam krom tio en la nacio ekkreskis kulto de Magistro Jan Hus, la eklezio komencis rimarki ambaŭ sanktulojn, kiam fine papo Leo la 13-a per cirkulero Grande munus el la 30-a de septembro de 1880 ellevis – sed neobjekte kaj nescience – la meritojn de la sanktaj fratoj. Tiu ĉi papo destinis la festotagon de sanktaj Cirilo kaj Metodo je tago de la 5-a de julio, kvankam tiu ĉi tago neniel koneksas kun ilia vivo; tio okazis pro pluraj kialoj, interalie por konkurenci al la datrevenon de la morto de Magistro Jan Hus kiu estas la posta tago 6-a de julio.[1]

La verkaro de la sanktaj fratoj el Tesaloniko havis grangegan signifon por la tuta Slavujo. Tial estas la sanktaj Cirilo kaj Metodo nomataj la apostoloj de la slavoj, kiuj metis pastrajn fundamentojn al la slava ortodoksio.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Holiday date. Slovak Studies Program. Alirita 11 March 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]