Diakono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Diakono (greke: ὁ διάκονος aŭ ἡ διάκονος, servisto aŭ servistino; ἡ διακονία - la servado) indikas en kristanismo homojn, kiuj plenumas certan oficon en la eklezio.

En la Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

En la Nova Testamento de la Biblio la termino, kaj en substantiva kaj en verba formo, ofte renkontiĝas. Origine ne temis pri jam fiksita funkcio: se doni nur kelkajn, elinter multaj ekzemploj (en la citaĵoj, ĉiuj laŭ traduko de Gerrit Berveling, ĉie renkontiĝas tiu sama greka termino en la originalo):

  • anĝeloj servis al Jesuo - Mateo 4:11
  • la homido (= Jesuo) ne venis por esti priservata, sed por servadi - Mateo 20:28
  • diakonoj estu honestaj homoj - 1 Timoteo 3:8
  • ankaŭ la inaj diakonoj (alia traduko: edzinoj de diakonoj) estu indaj - 1 Timoteo 3:11
  • diakonoj estu edzo de unu virino - 1 Timoteo 3:12
  • la magistrato estas diakono de Dio, por via bonfarto - Romanoj 13:4
  • Jesuo diakonis al la cirkumciditoj - Romanoj 15:8
  • mi rekomendas al vi nian fratinon Feba, diakonon de la komunumo en Kenĥreo - Romanoj 16:1
  • la bona mesaĝo (= evangelio), kies servanto mi estas - Efezanoj 3:7

Origine diakonodiakoni do povis indiki kaj Jesuon kaj la apostolojn kaj kiun ajn viron aŭ virinon en ties servado en la komunumo.

Jam baldaŭ tamen, certe jam ĉe Ignaco, en tiu tipo de kristana komunumo, kiun en teologio oni konas kiel fru-katolikismon, la diakoneco fariĝis pli malpli difinita funkcio de loka komunumo de kristanoj.

En Romkatolikismo[redakti | redakti fonton]

Ordino ĉe romkatolika diakono

En la katolika eklezio, la posteno de diakono estas la plej malalta el la tri klerikaj oficoj: episkopo, pastro kaj diakono. Ofte la ordino je diakoneco estas antaŭŝtupo por pliposta pastriĝo. La diakono havas i.a. la rajton prediki kaj bapti.

Ĉar tradicie la pastrecon oni rezervas al nur viroj, la romkatolika eklezio ne (ne plu, laŭ kelkaj prefere: ankoraŭ ne) konas inajn diakonojn.

Depost la Dua Vatikana Koncilio ekzistas la tiel nomata daŭra diakoneco, t.e. ke viro, eĉ edziĝinta, povas fariĝi diakono kun la intenco resti diakono. Ofte tia diakono ricevas la pli malpli kompletan prizorgado-taskon pri loka paroĥo. Nur la sakramenton de la eŭkaristio li ne rajtas plenumi.

Promesoj ĉe romkatolika diakona ordino

Katolika diakono devas promesi dum sia ordiniĝo:

  • la pretecon, lasi sin ordini por servi al la eklezio
  • plenumi la oficon de diakono en altruisma sindono, subtenante la episkopon kaj la pastrojn favore al la bono de la kristanaro
  • konservi la trezoron de la kredo kaj diskonigi ĝin laŭ la evangelio kaj la tradicio de la eklezio per vortoj kaj faroj
  • (se la kandidato ne estas edziĝinta) senedzinecon favore al la ĉiela regno
  • preĝi la liturgion de la horoj (aŭ almenaŭ la matenan laŭdon kaj la vespron, se la kandidato ne alstrebas postan ordinon de pastro)
  • helpi al la malriĉuloj, malsanuloj kaj suferantoj
  • vivi sian propran vivon laŭ la modelo de Kristo
  • respekton kaj obeemon al la episkopo kaj al ties posteuloj

Se la kandidato estas edzo, lia edzino devas promesi subteni lin en lia servado.

En Protestantismo[redakti | redakti fonton]

En Protestantismo, la plimultaj eklezioj konas la funkcion diakono, kutime por viroj kaj virinoj ambaŭ. La originon de la ofico kutime oni vidas en Agoj 6, kie estas enoficigitaj sep diakonoj. Tradicie oni vidis en ili homojn, kiuj zorgu pri malriĉuloj, vidvinoj aŭ aliaj bezonuloj. Nuntempe la ekzegezo sufiĉe diverĝas pri la interpretado: kelkaj kredas, ke ilia ĉefa tasko, male, estis prizorgi la celebradon de la manĝo de la Sinjoro.

Kiel ajn, tradicie multaj protestantaj eklezioj taskigis al la dianonoj(kaj oftege al diakoninoj!) la prizorgadon de orfejoj, maljunulejoj, malsanulejoj kaj ĝenerale la prizorgadon de l' malriĉuloj en la socio.

En luterana tradicio la diakonoj havas ankaŭ klaran taskon ĉe la predikado, kaj ĉe la religia edukado de l' junularo.

Kelkaj protestantaj eklezioj tute ne havas diakonojn.

En la Ekumena Movado[redakti | redakti fonton]

En ekumenaj rilatoj inter eklezioj de plej diversa strukturo la oficoj ofte estas inter la plej komplikaj temoj.

Kelkaj eklezioj, la Orientaj Ortodoksiaj Eklezioj, la Romkatolika kaj Prakatolika kaj similaj katolikaj eklezioj deiras de la koncepto de tiel nomata Apostola Tradicio de l' ordinado. Pastro devas esti ordinita de laŭrajta episkopo, kiu estis ordinita de laŭrajta episkopo ktp.

Aliaj eklezioj, simplige dirite: Protestantismo, deiras de la pastreco de ĉiuj fiduloj. En plej ekstrema formo tio povas implici, ke enoficigas la novan pastoron la laika prezidanto de l' loka membrokunveno (foje ĉe Menonitoj ekzemple); sed pli kutime nova pastoro estas ordinita de alta eklezia funkciulo, kelkfoje episkopo (ekzemple ĉe Unitarianoj en Rumanio aŭ ĉe pluraj Kalvinismaj eklezioj), alifoje alia alta funkciulo. Ĉe la Remonstrantoj tion faras la oficiala eklezia profesoro pri teologio, kiu ankaŭ gvidas la edukiĝon de novaj pastoroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj tradiciaj nomoj por ekleziaj funkcioj aŭ aferoj, devenaj kutime el la greka, estas aŭ estis ekzemple:

Citaĵo el "Espero katolika" (dec. 1965)[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La diakoneco

Stefano kaj Laŭrenco estis diakonoj, kiuj mortis kiel martiroj en la unuaj jarcentoj de la kristanismo. Pri la martirmorto de Stefano oni legas en la Agoj de la Apostoloj (7, 57-59). La ĉefdiakono Laŭrenco estas bruligita en 258 sub imperiestro Valeriano.

La ofico, kiun tiuj diakonoj plenumis en la Antikva Eklezio, denove forte altiras la atenton, de kiam la koncilpatroj sufiĉe detale priparolis ĉi tiun diakonecon. Multaj el ili volas al ĝi redoni ĝian antaŭan honoron.

La 29-an de septembro 1964 la Dua Vatikana Koncilio decidis: «Edziĝintaj viroj “de matura aĝo” povas fariĝi diakonoj; junaj personoj, kiuj volas dediĉi sin al la diakoneco, devos resti fraŭlaj. La episkopoj decidu pri ĝia neceso aŭ utilo rilate siajn diocezojn, kaj tiu decido devas esti prezentata al la papo, kiu fine donas sian aprobon aŭ malaprobon».

En Latinameriko, Afriko kaj Hindujo, en Indonezio kaj la evoluantaj landoj la diakono niaespere en antaŭvidebla tempo ree povos plenumi sian oficon, kiel en la antikva kristana tempo, kaj verŝajne ankaŭ en aliaj landoj.

La diakoneco retroiras al la apostolaj tempoj. La sesa ĉapitro de la Agoj de la Apostoloj rakontas pri malkonsento, kiu ekestis en la Eklezio de Jerusalemo ĉirkaŭ du jarojn post la Ĉieleniro de Kristo. La Helenistoj (judaj kristanoj, influitaj de greka kulturo) estis riproĉintaj la Hebreojn (judajn kristanojn, kiuj uzis la hebrean biblion), ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la ĉiutaga servado. Tio instigis la apostolojn, enoficigi por tiu tasko sep virojn, kiujn la kunveno elektis. Ili estis: Stefano, viro plena de kredo kaj de la sankta spirito, Filipo, Proĥoro, Nikanoro, Timono, Parmeno kaj Nikolao (Ago 6,1-6). Post la elekto la apostoloj preĝis kaj metis sur ilin la manojn.

La ofico, kiun ĉi tiuj viroj akceptis, ne estis profana, sed spirita ofico en la Eklezio. Baldaŭ ili nomiĝis diakonoj, ĉar Paŭlo skribas pri ili en 1 Tim 3,8, kiel pri viroj, kiuj ĉiam apartenas al ili. La greka vorto “diakonos” signifas “servanto”.

La sanktulo Ignaco, kiu mortis en 107, nomis ilin administrantoj de la Misteroj de Kristo, kaj Justino, mortinta en 165, skribis, ke la diakonoj disdonis al ĉiuj ĉeestantoj la konsekritajn donojn. Plue ili faris signon, kiam la kredantoj devis genuiĝi aŭ stariĝi; forsendis la kateĥumenojn je la fino de la antaŭmeso, asistis je la celebro de la S. Eŭkaristio kaj je la administrado de la bapto. Ili administris la ekleziajn posedaĵojn kaj instruis al la kateĥumenoj kaj zorgis pri la malriĉuloj. Do sufiĉe montriĝas, kial ili estis nomataj de la apostola konstitucio: okulo, orelo, buŝo, mono, koro kaj animo de la episkopoj.

Ĉar la apostoloj administris al sep viroj la diakonecon, tio estis por la Eklezio - almenaŭ en la unuaj jarcentoj de la kristanismo - normo, ne transpasi tiun nombron. En malgrandaj lokoj tiu nombro vere sufiĉis, sed en pli grandaj urboj - precipe en Romo - tiel grandiĝis la nombro da kristanoj, ke la sep diakonoj havis tro do laboro por zorge plenumi sian oficon. Tiam oni enoficigis helpantojn, kio kondukis al la instituo de la subdiakoneco kal de la malsuperaj rangoj de la ordino. Al tiuj oni ligis kelkajn servojn, kiuj antaŭe estis konfiditaj al la diakonoj.

Ankaŭ la nombro de sacerdotoj pligrandiĝis, tiel ke la taskoj de la diakono fariĝis malpli ampleksaj. Tiel aperis leĝo, ke al ili ne plu estu permesite disdoni la sanktan komunion, kiam ĉeestis sacerdoto. Kai iom post iom ankaŭ la aliaj taskoj estis konfidataj al sacerdotoj.[1] 

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. revuo "Esperao katolika" de decembro 1965 kaj bulteno "Vojo-Vero-Vivo" de marto 1965