Justino Martiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Justino Martiro
Justino Martiro
kristana martiro kaj frua apologiisto
Naskiĝo ĉ. 100
en Flavia Neapolis, Judio
(moderna Nablus)
Morto ĉ. 165
en Romo, Romia Imperio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Sankta Justino Martiro (ĉ. 100 - ĉ. 165) estis kristana martiro kaj frua apologiisto, "kiu, kiel filozofo, predikis la veron de Dio" -- t.e., li klarigis kristanismon per la ideoj de greka filozofio.

Justino naskiĝis en Flavia Neapolis, Palestino (la nuna Nablus en Cisjordanio), studis stoikismon kaj platonismon ĉe Efeso, konvertiĝis al kristanismo ĉirkaŭ 130 kaj instruis kaj defendis kristanismon en Efeso kaj Romo, kie li martiriĝis. Li estis samaritano laŭ gento, greka laŭ kulturo kaj kristano laŭ fido.

La plej fama verko de Justino estas la Unua Apologio (ĉ. 150), kiun li sendis al la romia imperiestro, Antonino Pio. Ĝi defendas kristanismon kontraŭ la cinika filozofo Crescens, kiu poste instigos la martirigon de Justino. Ĉirkaŭ 160, Justino sendis la Duan Apologion al la Senato.

En aliaj verkoj, Justino ankaŭ defendis kristanismon kontraŭ judismo (Dialogo kun Trifono, ĉ 135), greka filozofio, Marciono kaj aliaj herezuloj.

Ĉe la centro de lia filozofio estas la jena formulo (kiu devenas de la unua ĉapitro de la evangelio de Johano):

Kristo = Logos

Alivorte, Kristo ne nur estas la Vorto de Dio, la celo de fido, sed ankaŭ la Logos (greka vorto por "vorto" kaj "racio"), la celo de filozofio.

Do Justino rigardis la profetojn de la judoj kaj la filozofoj de la grekoj kiel antaŭkurintoj de la evangelio: serĉinte por la vero, la Logos, ili serĉis por Kristo, sed tion ne rekonis. Per ilia parta kompreno pri Kristo, ili pretigis sian genton por la alveno de Kristo kaj la nova religio.

Dum la profetoj kaj filozofoj alproksimiĝis al Kristo, la romiaj kaj grekaj dioj, precipe per la poetoj, penis trompi homojn per mensogoj kaj mitoj. Sed la gedioj ne estis veraj dioj, laŭ Justino, sed demonoj.

El liaj verkoj, ni ankoraŭ havas:

  • Dialogo kun Trifono (ĉ 135)
  • Unua Apologio (ĉ 150)
  • Dua Apologio (ĉ. 160)
  • Admono al la Grekoj
  • Pri la Sola Rego de Dio
  • La Releviĝo (eroj)
  • Kontraŭ la Grekoj

Kaj erojn el aliaj perditaj verkoj.

Justino multe admiris Sokraton, kiun li rigardis kiel antaŭ-kristana martiro. Li ankaŭ ŝatis platonismon kaj la verkojn de Ksenofono.

La kristana Diservo en 150, laŭ Justino:

  • je dimanĉo la kredantoj kunvenas el la urbo kaj kamparo
  • la skriboj de la profetoj kaj apostoloj estas legitaj
  • la prediko de la estro
  • ĉiuj stariĝas kaj preĝas
  • la enporto de la vino, akvo kaj pano
  • miksado de la akvo kaj vino
  • la estro preĝas kaj donas dankon
  • la popolo konsentas, dirante "Amen"
  • disdonado de la vino kaj pano

Justino nomis la vinon kaj panon la euĥaristia (kp. eŭkaristio), kiu estis la korpo kaj sango de Kristo, manĝaĵo spirita, permesita sole al la baptitoj, kiuj vivas kiel Kristo ordonis. La kulto de Mitrao, en imito laŭ Justino, havis similan eŭkaristio de pano kaj akvo.

La Diservo okazis je dimanĉo, laŭ Justino, ĉar tiu estas la tago en kiu Dio kreis la mondon kaj Jesuo Kristo releviĝis el la mortintoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giustino, Le due apologie, Edizioni paoline, Milano 2004.
  • Johannes Quasten, Patrologia, Marietti, 1987, vol. I, paĝoj 175-194.