Nitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nitra)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa urbo en Slovakio. Por informoj pri historia departemento en Hungara reĝlando, vidu la artikolon Nyitra (historia departemento).
Nitra
hungare Nyitra, germane Neutra
urbo
Vido al Nitra
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nitra
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Nitra
Historiaj regionoj
Konata loko Nitra burgo
Rivero Nitra
Situo Nitra
 - alteco 167 m s. m.
 - koordinatoj 48° 18′ 25″ N 18° 05′ 11″ O / 48.30694 °N, 18.08639 °O / 48.30694; 18.08639 (mapo)
Areo 108,0 km² (10 800 ha)
Loĝantaro 82 661 (01.01.2010)
Denseco 765,38 loĝ./km²
Unua skribmencio 826
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 949 XX, 950 50
Telefona antaŭkodo +421-37
Aŭtokodoj NR
NUTS 500011
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Nitra
Retpaĝo: www.nitra.sk
Portalo pri Slovakio
Map

Nitra, hungare Nyitra, germane Neutra, esperante ankaŭ Nitro[1], estas urbo en Slovakio, ĉefurbo de samnomaj provinco kaj distrikto. Troviĝas 90 km nordoriente de Bratislavo. Ĝi havas areon de 108 km² kaj loĝantaron de ĉirkaŭ 87.000 (en 2002). Pro la situo ĉe monto Zobor la altodiferencoj en la urbo estas konsiderindaj; oni taksas ĝian mezan alton super maro jen per 190 m, jen per 250.

Nitra burgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Statuo de Pribina en Nitro.

Nitra estas la plej malnova urbo de Slovakio, kiun kronikoj mencias jam en la 9-a jarcento. Komencoj de ĝia prisetlado estas en pratempo, kiel tion pruvas la arkeologiaj trovitaĵoj sur la urbo-tereno. Jam antaŭ 30 mil jaroj ĝi estis dense loĝigita areo. Areo de la nuna Nitra estis grava loko de keltoj (jam kelkajn jarcentojn antaŭ Kristo), pli poste de ĝermanoj kaj fine slavoj. Ĝi estis sidejo de unuaj konataj regantoj de la nuntempa regiono de Slovakio – germanaj triboj "Kvadoj" (ĉ. j. 396 p.K.) kaj ekde la 8-a jarcento ĝis 1108 sidejo de la Nitra-princlando.

Nitra estas urbo kun granda historia signifo. Komenco de setlado atingas praepokon, kio dokumentas multaj arkeologiaj trovoj en la urba teritorio. Jam antaŭ 30 000 ĝi estis dense loĝata. Nitra estis centro de regno, kiu daŭris de la 8-a jarcento ĝis 1108. La unua skriba mencio devenas el 828, kiam Nitra estis episkopejo de Grandmoravia Regno. Tiam konsekrigis la salcburga arkiepiskopo Adalram la unuan kirkon en nuna Slovakujo.

Pribina (ĉ. 800­-861) estis slava princo kiu kristaniĝis kaj konstruigis la unuan kristanan preĝejon en slava teritorio en Orienta Eŭropo, en loko, kiu supozeble estis la nuna Nitro en 827, aŭ temas almenaŭ pri la unua slava preĝejo, kies ekzisto estas dokumentita. Li estis princo de duklando Nitro ĝis la jaro 833 kaj poste duko de Malsupra Panonio, kiu troviĝas en la teritorio de la nuntempa Hungario.

La hungaroj frakasis la Regnon kaj en la 11-a jarcento konstruis fortikaĵon. En 1074 imperiestro Henriko vane sieĝis ĝin. La komunumo denove iĝis episkopejo en 1113. La tataroj ne povis okupi ĝin en 1241, en 1248 ĝi ekhavis la rangon libera reĝa urbo. En 1271 Otakar la 2-a, poste Mateo Csák [ĈAk] en 1317, fine la husanoj en 1440 okupis ĝin. Tamen Matiaso la 1-a reokupis la tutan regionon. En 1471 pola reĝo Kazimiro la 4-a okupis ĝin, sed post unu jaro Matiaso reokupis. Stefano Bocskai en 1605, Gábor Bethlen en 1620, fine la turkoj en 1663 sukcese sieĝis la fortikaĵon. La urbo apartenis al Francisko Rákóczi la 2-a inter 1704-1708.

En 1910 loĝis en la urbo 16 418 homoj (9 754 hungaroj, 4 929 slovakoj, 1 636 germanoj). La urbo estis longe distriktejo de la historia hungaria departemento Nyitra. En 1920 la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. En 2001 loĝis en la urbo 87 285 homoj (83 285 slovakoj, 1 489 hungaroj, 807 ĉeĥoj, 323 ciganoj, 55 ukrainoj, 47 germanoj, 18 rutenoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefplaco de Nitra
Kalvario en Nitra

La plej fama historia memoraĵo kaj dominanto de la urbo estas la Kastelo de Nitra el la 11-a jarcento, en la 15a jarcento rekonstruita kaj ankoraŭ ŝanĝata en la epoko de baroko. La kastelo estis konstruita sur la loko de la slava setlejo de la 9a jarcento. Ĝi estas nacia kultura heredaĵo. Hodiaŭ ĝi estas sidejo de la arkeologia departemento de SAV (Slovaka Akademio de Sciencoj) kaj de episkopo. Viziteblaj estas nur la katedralo kaj la dioceza muzeo.

Proksime[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En marto 1996 en Nitra okazis studkonferenco de AIS, la Slovaka Prov-SUS, per kiu AIS oficiale komencis sian agadon en Slovakio. Ankaŭ parto de la konferenco SUS 25 (en 2001) okazis en Nitra.

En la jaroj 2011,[2] 2012[3] kaj 2014[4] okazis en Nitra Somera Esperanto-Studado.

De la 8a ĝis la 15a de Aŭgusto 2015 okazis en Nitro la 88a SAT-Kongreso.[1] En la jaro 2016 en Nitro okazis la 101-a Universala Kongreso de Esperanto[5][6] kaj kongreso de IKUE.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://satesperanto.org/-2015-Nitro-.html[rompita ligilo]
  2. Somera Esperanto-Studado. E@I (2011-12-25). Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2014-11-17.
  3. Somera Esperanto-Studado. E@I. Arkivita el la originalo je 2012-08-12. Alirita 2014-11-17.
  4. SES Loko. E@I. Alirita 2014-11-17.
  5. . La Universala Kongreso en 2016 okazos en Slovakio (2014-08-14). Alirita 2014-11-17.
  6. Universalaj Kongresoj de Esperanto. Universala Esperanto-Asocio. Alirita 2014-11-17.[rompita ligilo]
  7. aliĝilo ĉe la IKUE-paĝaro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]