Dolný Ohaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dolný Ohaj situas en la 4-a regiono
Dolný Ohaj situas en la bluigita distrikto

Dolný Ohaj, hungare Ohaj estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Žitavou, laŭ traira flankovojo, fervojo Šurany-Levice preteriras. Nové Zámky troviĝas 18 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la loko devenis el 1293 en formo Vhay. Pesto okazis en 1349. La turkoj atakis la vilaĝon en 1534. Poste formiĝis 2 vilaĝoj: Granda kaj Malgranda Ohaj, kiuj fine unuiĝis. En 1910 loĝis tie 1081 da homoj (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Verebély. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1671 da homoj (1642 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Ohaj naskiĝis hungara ministro Gyula Rubinek.