Čifáre

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Čifáre, hungare Csiffár estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra.

Čifáre situas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ ĉefvojo Zvolen-Nitra (urbo). La lasta troviĝas 25 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. Antaŭ la hungaroj slavoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1209 en formo "villa Chefar". La kampoj apartenis al diversaj ekleziuloj. Dum la turkoj la vilaĝo restis viva. En 1910 loĝis en la vilaĝo 708 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la komunumo apartenis al Bars, al distrikto de Verebély, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 591 da homoj, (334 slovakoj, 254 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]