Pastovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pastovce, hungare Ipolypásztó estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Vilaĝdomo de Pastovce

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, (samtempe laŭ la hungara landolimo), laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Štúrovo-Šahy. Levice troviĝas 36 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1135 en formo Paztuh. Ankaŭ abatejo konstruiĝis tie, kiu dum la kontraŭturkaj bataloj transformiĝis fortikaĵo. La turkoj okupis ĝin en 1552. En 1910 loĝis tie 1161 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Vámosmikola, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restaĵo iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 413 da homoj (277 hungaroj, 136 slovakoj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas senĝene traireblaj, la baraĵo estas nur manko de ponto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Pastovce naskiĝis hungara kritikisto Zsigmond Zalabai.