Lipové

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanalo ĉe Lipové
Preĝejo de Lipové

Lipové, hungare Zsemlékes estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, inter Danubobranĉoj, fine de sakovojo. Komárno troviĝas 27 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio la loko apartenis al Bodza, kie estis biencentro nomata Zsemlékes (ĵemlEkeŝ). Ekde 1920 la tuta ĉirkaŭaĵo apartenis al Ĉeĥoslovakio. La slovakoj fondis novan komunumon kaj forprenis kampojn ankaŭ de la najbaraj vilaĝoj. Ĝi iĝis memstara vilaĝo nomata Hodžovo (hodĵovo) en 1926. En 1930 ĝi nombris 560 slovakojn kaj 5 hungarojn. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Tiu loko estis malgranda slovaka insulo inter la hungareco, sekve la vilaĝeto escepte iĝis parto de Hungario. La oficiala hungara nomo estis Zsemlékes, la neoficiala nomo estis Hodzsafalva (hodĵafalva). En 1950 la oficiala slovaka nomo iĝis Lipové. Granda inundo okazis en 1965. En 2001 loĝis tie 195 da homoj (160 slovakoj, 28 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • katolika preĝejo
  • luterana sonorilstablo