Bodzianske Lúky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bodzianske Lúky
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 946 14 (pošta Zemianska Olča)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 191  (2021) [+]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 53′ N, 17° 54′ O (mapo)47.8872222217.8975Koordinatoj: 47° 53′ N, 17° 54′ O (mapo) [+]
Alto 109 m [+]
Areo 5,17 km² ( 517 ha) [+]
Bodzianske Lúky (Slovakio)
Bodzianske Lúky (Slovakio)
DEC
Bodzianske Lúky
Bodzianske Lúky
Situo de Bodzianske Lúky

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bodzianske Lúky [+]
vdr

Bodzianske Lúky, hungare Bogyarét estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Preĝejo de Bodzianske Lúky
Skulptaĵo de Vince Vermes

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Kolárovo troviĝas 10 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1387. Post la turkoj farmoj formiĝis. Ili apartenis al Bodza. Vince Vermes oferis sian havaĵon kaj konstruis preĝejon kaj ekde 1875 dum 40 jaroj li senpage instruis en la lernejo. Dum la historio ofte okazis inundo. Ĝis 1919 la farmoj apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz. La setlejo trovis sin en Ĉeĥoslovakio ekde 1920. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Post la inundo en 1995 anstataŭ farmoj oni formis vilaĝoaspektan komunumon, kiu iĝis vilaĝo en 1990. La lasta instruado okazis en 1992 en la lernejo. En 2001 loĝis tie 223 da homoj (212 hungaroj kaj 11 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]