Bohunice (distrikto Levice)
El Vikipedio
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Bohunice |
Bohunice, hungare Hontbagonya estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.
- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 150
- Alto super marnivelo: 271 m
- Aŭtokodo: LV...
- Poŝtkodo: 935 05
- Telefonprefikso: 36
[redakti] Situo
La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Levice troviĝas 17 km-ojn for.
[redakti] Historio
La unua mencio devenis el 1270 en formo "Bagana". En 1910 loĝis tie 515 da homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Bát. Poste ĝi iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, dume inter 1938-1945 al Slovakio. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la slovakoj vivas en majoritato, apartenu al sendependa Slovakio. En 2001 loĝis tie 158 da homoj (156 slovakoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- luterana preĝejo de 1656, en 1779 klasikismiĝis, turo alkonstruiĝis en 1854
- klasikisma kastelo de Nyári (njAri) de 1816
- kastelo el la 17-a jarcento, en la 19-a jarcento trakonstruiĝis
- funkcikapabla akvomuelejo