Ivanka pri Nitre

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ivanka pri Nitre, hungare Nyitraivánka estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra.

Ivanka pri Nitre situas en la plej griza distrikto

Enhavo

[redakti] Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ riverobranĉo de Nitra (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nitra (urbo)-Nové Zámky. Nitra (urbo) troviĝas 8 km-ojn for.

[redakti] Historio

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. Dum la mezepoko estis tie 3 vilaĝoj. Tie okazis batalo inter ĉeĥa kaj hungara armeoj en 1271.

[redakti] Lüki

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1220, el 1330 en formo Lyuky. La kampoj apartenis al vicpastro de Nyitra. En 1891 la vilaĝo unuiĝis kun Gergelyfalva.

[redakti] Gergelyfalva

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1247 en formo Megerd. Tiam la kampoj apartenis al la reĝo, poste al diversaj figuroj. En 1891 la vilaĝo unuiĝis kun Lüki.

[redakti] Ivánka

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1400 en formo Ivankafalva. En 1924 unuiĝis la jam unuiĝintaj vilaĝoj Lüki kaj Gergelyfalva.

En 1910 loĝis tie 1016 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝoj apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj apartenis al sendependa Slovakio. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj vilaĝoj, kie la slovakoj vivas en majoritato, ne apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2299 da homoj, (2260 slovakoj).

[redakti] Vidindaĵoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj