Branč (distrikto Nitra)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Branč |
Branč, hungare Berencs estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra.
- Areo: 14 km²
- Alto super la marnivelo: 137 m
- Loĝantaro: 2090
- Poŝtkodo: 951 13
- Aŭtokodo: NR
- Telefonprefikso: 37
[redakti] Situo
La vilaĝo situas en valo de Malgranda Nitra, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nové Zámky-Nitra (urbo). La lasta troviĝas 12 km-ojn for.
[redakti] Historio
La vilaĝo estis loĝata ekde la neolitiko. Antaŭ la hungaroj la komunumo apartenis al Grandmoravia Regno. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1156 en formo Brencu. La fortikaĵo estis menciita en 1241. Post la turka erao la loko urbiĝis. En 1910 loĝis tie 910 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo situis ĉe la nova landolimo kaj iĝis limotrapasejo de sendependa Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2015 da homoj, (1382 slovakoj, 619 hungaroj).
[redakti] Vidindaĵoj
- gotika katolika preĝejo omaĝe al Dipatrino el la 14-a jarcento, en la 18-a jarcento barokiĝis
- skulptaĵo pri Cirilo kaj Metodo de 1943
- restaĵoj de fortikaĵo nomata Árkus el la 13-a jarcento
- muzeo pri motorcikloj
