Malé Kozmálovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malé Kozmálovce
hungare: Kiskoszmály
municipo
Male Kozmalovce.jpg
Malé Kozmálovce
Coat of arms of Malé Kozmálovce.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Malé Kozmálovce
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Levice
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Tekov
Rivero Hron
Situo Malé Kozmálovce
 - alteco 175 m s. m.
 - koordinatoj 48°17′00″N 18°31′00″E  /  48.283333°N, 18.516667°O / 48.283333; 18.516667 (Malé Kozmálovce)
Areo 9,221748 km² (922,17 ha)
Loĝantaro 409 (06.04.2010)
Denseco 44,35 loĝ./km²
Unua skribmencio 1332
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 934 01
Telefona antaŭkodo +421-36
Aŭtokodoj LV
NUTS 581135
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Nitra
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Malé Kozmálovce

Malé Kozmálovce (hungare Kiskoszmály) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo Nové Zámky-Šahy. Levice troviĝas 14 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. Dum la Grandmoravia Regno estis tie fortikaĵo kun komunumo. La unua mencio pri la loko devenis el 1332. En 1618 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1910 loĝis tie 613 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1918 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Levice. Poste la komunumo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Tiam oni disdonis parcelojn el la grandbieno. Inter 1938-1945 la komunumo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Sekve la loko troviĝis laŭ la nova ŝtatlimo. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 402 da homoj (348 slovakoj, 48 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]