Demandice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demandice
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 935 85
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 966  (2021) [+]
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 8′ N, 18° 47′ O (mapo)48.12583333333318.781944444444Koordinatoj: 48° 8′ N, 18° 47′ O (mapo) [+]
Alto 133 m [+]
Areo 21,92 km² (2 192 ha) [+]
Demandice (Slovakio)
Demandice (Slovakio)
DEC
Demandice
Demandice
Situo de Demandice

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Demandice [+]
vdr

Ne konfuzu kun vilaĝo Domadice en la sama distrikto!

Demandice, hungare Deménd estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Demandice situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Nové Zámky-Šahy. La lasta troviĝas 16 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1291 en formo "Damian". En 1910 loĝis tie 724 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolyság, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1036 da homoj, (688 slovakoj, 335 hungaroj).

Hébec[redakti | redakti fonton]

Hébec estas apuda iama vilaĝo, unue menciita en 1317 en formo Hebuch. Ĝi detruiĝis dum la tatara invado en 1241. Sur sia preĝejo troviĝas jaro 1023. Laŭ la legendo en 1778 ŝafisto aŭdis voĉon de Sankta Helena. Ŝi admonis: ne detruiĝu sia preĝejo. Ĝi renoviĝis en la 19-a jarcento kaj iĝis pilgrimloko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • gotika katolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 14-a jarcento, en 1750 tute trakonstruiĝis, en 1766 renoviĝis
  • katolika favora preĝejo el la 11-a jarcento en ekstera vilaĝparto Hébec, kelkfoje renoviĝis
  • kastelo de Simonyi (ŝimonji) el la 18-a jarcento
  • postbaroka kastelo de Sántha (ŝAnta) el la 18-a j.c.
  • postbaroka kastelo de Majthényi (majtEnji) el la 18-a j.c.
  • kastelo de Benjovski el la 18-a j.c.
  • novklasikisma kastelo de Berger el la 19-a jarcento
  • kastelo de Jancsó (janĉO) el la 20-a jarcento

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Déménd naskiĝis kaj mortis hungara parlamentano János Paczolay. En la iama Déménd naskiĝis hungara agronomia politikisto Károly Baross.