Károly Baross
Károly Baross | |
---|---|
Károly Baross | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 28-an de februaro 1865 en Deménd (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 3-an de januaro 1905 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ekonomia Akademio |
Familio | |
Infano | Endre Baross |
Okupo | |
Okupo | agronomo • politikisto • redaktoro • newspaper proprietor |
Károly Baross [kAroj baroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baross Károly estis hungara bienulo, parlamenta deputito, redaktoro. Lia nobela antaŭnomo estis bellusi [beluŝi].
Károly Baross[1] naskiĝis la 28-an de februaro 1865 en Deménd (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Demandice en Slovakio), li mortis la 3-an de januaro 1905 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Károly Baross akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1884. Post la diplomo li havis laborlokon en Keszthely, post 4 jaroj en ekonomia asocio. Li ankaŭ sukcese redaktis agronomiajn gazetojn. En 1889 li jam estis gvidanto de la asocio. Inter 1901-1903 li estis parlamentano. Lia edzino naskis filon. Li mortis pro nervoza malsano.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Szőleink újjáalakítása (1890)
- Vámpolitikánk (1895)
- A szőlőművelés politikája (1900)
- Franciaország szőlőművelése (kunaŭtoro, 1901)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla en la 117-a paĝo)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a punkto)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo B, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio