Filo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Filo estas ankaŭ milono (kontraste al centono) de la kuvajta dinaro.


Antropologio > Parenceco


Filo de iu persono estas vira infano de tiu persono.

Tradicie la unue naskitaj filoj havis tutan rajton je la heredaĵo. Nuntempe en aziaj kaj afrikaj landoj kun tradiciaj moroj, la filoj estas pli alte taksitaj ol filinoj. En Ĉinio, kie la registaro instigas (ne monpunas ĝis unu infano) naski nur unu infanon, gepatroj ofte abortigas gravedecon kun filino.

En skandinavaj kaj arabaj kulturoj (vidu araba lingvo) la nocio eĉ penetris la nomojn.

En konfucea filozofio, filpieco (ĉine, xiào) estas virto de respekto fare de filoj al propraj gepatroj, kaj prauloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri filo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Filo konfesis, patro forgesis. 
  • Citaĵo
     Edzigu filon, kiam vi volas, -- edzinigu filinon, kiam vi povas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-14.