Csatka
El Vikipedio
Csatka (ĉatka) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Kisbér.
- Areo: 18 km²
- Loĝantaro: 300
- Poŝtkodo: 2888
- Telefonprefikso: 34
La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj de monto Bakony, fine de sakovojo, for de ĉefvojo, fervojo, rivero. Ácsteszér troviĝas 5 km-ojn, Kisbér 17 km-ojn, Zirc 19 km-ojn for.
[redakti] Historio
Pri la vilaĝo la unua skribita postsigno troviĝas el 1326. Oni fondis klostron en 1357, sekve la vilaĝo evoluis kaj iĝis kampurbo. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1543. La komunumo refondiĝis en 1630. La loĝantaro laboras en la kampoj.
