Ĉonoplja
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Ĉonoplja, serbe Чонопља, slave Čonoplja, germane Tschonopel, hungare Csonoplya estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka, en municipo de Sombor.
- Areo: km²
- Loĝantaro: 4350
- Poŝtkodo: 25210
- Telefonprefikso: 25
- Aŭtokodo: SO
Situo [redakti]
Ĉonoplja situas sur ebenaĵo.
Historio [redakti]
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el la 14-a jarcento en formo Conoklija. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. La fervojo atingis la vilaĝon en 1906. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1940 loĝis en la vilaĝo 4879 da homoj, (germanoj 2597 (54 %), hungaroj 721 (15 %), kroatoj 38 (1 %) kaj aliaj. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. Fine de la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj. En 2002 loĝis en Ĉonoplja 4359 da homoj, (serboj 3093 (71 %), hungaroj 668 (15 %), jugoslavianoj 160 (4 %), kroatoj 129 (3 %) kaj aliaj).
Vidindaĵoj [redakti]
- katolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 1819
- ortodoksa preĝejo
