Bács-Bodrog

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bács-Bodrog (reĝa departemento) (bAĉ-) estis departemento en suda parto de la Hungara Reĝlando. Germane: Batsch-Bodrog, serbe: Baĉka-Bodrog, krome hungaroj uzas la esprimon Bácska (bAĉka).

Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Bács-Bodrog
etna mapo (1715)
etna mapo (1720)

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 1880

En 1910:

La departemento estas ĉirkauita oriente de Tiso, norde kaj okcidente de Danubo. En 895 la alvenintaj hungaroj trovis la lokon tre konvena pro ebenaĵo, paŝtejo, riveroj. Post la mezepoko en la turka erao sekvis regiono kun departementejo Szeged. Inter 1848-1860 formiĝis Unuiĝinta Vojevodio apartenanta al Aŭstrio el departementoj Bács-Bodrog, Szerém, Torontál, Temes kaj Krassó-Szörény. En 1848 okazis bataloj inter hungara armeo kaj serbaj memservantoj.

En 1918 soldatoj de SHS (Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) prenis grandan parton. La malgranda hungara parto pluvivis kun departementejo Baja. Dum la 2-a mondmilito Hungario reokupis la departementon. Tiam okazis fifama razio en Újvidék. Tiutempe serbaj partizanoj torturis ankaŭ la loĝantaron. La hungara armeo rebatis kaj grandnombrajn suspektitojn mortpafis kaj ĵetis en Danubon. En 1944 la partizanoj rebatis. Provizore ne la jugoslava armeo, sed partizanoj reokupis la vilaĝojn. Ili murdis hungarojn sen kontrolo. Tiutempe malaperis 40 mil da hungaroj. Ekde 1945 la departemento iĝis Vojvodino aŭtonoma regiono en Jugoslavio.

Administracio[redakti | redakti fonton]

Estis 13 distriktoj, la nomoj estas la samaj de distriktejo:

fine Szabadka estis municipa urbo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Riveroj Danubo kaj Tiso estis navigeblaj. Laŭ la malnova komerca vojo inter Budapeŝto kaj Beogrado ekfunkciis fervojo. Grava trapasejo estis Újvidék. Poste ekfunkciis fervojo Debrecen-Fiume, kiu krucis la alian fervojon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]