Szatmár (historia departemento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Szatmár

Szatmár estis historia reĝa departemento en nord-orienta parto de la Hungara Reĝlando. Ĝin limis departementoj Bereg, Ugocsa kaj Máramaros, Szabolcs, Bihar, Szilágy kaj Szolnok-Doboka.

Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Szatmár
Szatmár ĉirkaŭ 1890
Kalvinana preĝejo en Csenger

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 1880

Laŭ la censo de 1910

Alia censo:

Administracio[redakti | redakti fonton]

Estis 9 distriktoj, iliaj nomoj estas la samaj kiel tiuj de la distriktejoj:

La departemento situis inter Karpatoj kaj ebenaĵo. Plejparte okcidente estis ebenaĵo, krome montetoj oriente. Estis riveroj Tur, Someş kaj Crasna.

Dum la turka erao la departemento kune kun partoj de la najbaraj departementoj nomiĝis latine Partium, tio estis landopartoj, kiuj aldoniĝis al Transilvanio. Tie okazis libera praktikado de religio. Tiutempe en la departemento pricipe kalvinanaj preĝejoj konstruiĝis. Fine de liberecbatalo de Rákóczi en 1711 en la departemento okazis paco inter Habsburgoj kaj Transilvanio.

En 1919 Rumanio okupis la departementon, eĉ atingis Tison. En 1920 el malgranda parto formiĝis en Hungario la departemento Szatmár-Ugocsa-Bereg. Ĝia administra centro iĝis Mátészalka. En 1938 laŭ Dua Packontrakto de Vieno la tuta parto revenis al Hungario, sed en 1945 denove ekvalidis la stato de 1920.

Post la Dua Mondmilito, el Szatmár-Ugocsa-Bereg iĝis Szabolcs-Szatmár, pli poste en la 1990-aj jaroj Szabolcs-Szatmár-Bereg.

La rumana parto de departemento estas parto de distrikto Satu Mare, escepte de malgranda parto (kun Baia Mare), kiu apartenas al distrikto Maramureș. Malgranda parto de la departemento, ĉirkaŭ Velika Paladj (tiam Nagypalád) apartenas al Ukrainio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]