Temes (historia departemento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Temes [temeŝ] estis historia reĝa departemento en la suda parto de la Hungara Reĝlando, germane: Komitat Temesch, rumane: Comitatul Timiș.

Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Temes
Katolika katedralo en Temesvár

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 1880

Laŭ la censo de 1910

Administracio[redakti | redakti fonton]

Estis 11 distriktoj, iliaj nomoj kaj tiuj de la departementejoj samas:

La departemento estis plejparte ebenaĵa. Gravaj riveroj estas Danubo (sude estis landolimo), Mureş, Timiş kaj Bega.

En 895 la alvenintaj hungaroj trovis la lokon tre konvena por loĝadi pro la paŝtejoj, ebenaĵo kaj riveroj. Stefano la 1-a (Hungario) fondis la departementon en la 11-a jarcento. Dum la mezepoko la Danubo estis grava limo kontraŭ la turkoj. La turkoj tenis la plej longe tiun regionon. Post la turka erao senhomaj vilaĝoj restis, la regiono iĝis banusujo, apartenanta al Aŭstrio ĝis 1778. Aŭstraj inĝenieroj termezuris la regionon kaj taksis ĝin riĉa je ercoj. Post la eventuala fervoja linio Budapeŝto-Vieno tuj sekvis la Budapeŝto-Temesvár-Subdanuba linio. Alvenis krom hungaroj slovakoj, germanoj, serboj kaj rumanoj. La departemento en tiu formo naskiĝis en 1860. Ekde 1918 la serba kaj rumana armeoj komencis okupi la regionon, ĉar la angloj promesis la banusujon al ambaŭ landoj. Okazis preskaŭ milito, fine oni duonigis la banusujon. Dum la Dua Mondmilito la limoj restis, ŝajnas, ke en la iama banusujo Germanio volis tie germanan teritorion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]