Kovin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katolika preĝejo de Kovin
Rumana preĝejo de Kovin
Serba preĝejo de Kovin

Kovin, serbe Ковин, hungare Kevevára, rumane Cuvin, germane Temeschkubin estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Temeskubin. Ankoraŭ 9 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, la Danubo fluas proksime. Kontraŭe troviĝas enfluejo de Granda Morava kaj urbo Smederevo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1071 laŭ latina formo "Urbs Keue". Tiu regiono iĝis departemento Keve, kies departementejo estis la fortikaĵo, tiam nomata Keve. La komunumo ricevis la titolon kampurbo en 1405, ekde 1428 havanta bazaradan rajton semajne po 1 kaj liberan rajton por fiŝkaptado. La turkoj okupis ĝin en mezo de la 16-a jarcento. La loĝantaro rifuĝis, alvenis dum la turka erao serboj. En 1739 la fortikaĵo malkonstruiĝis. En la 18-a jarcento la Habsburga Imperio formis limgardan zonon el la regiono, dume alvenis ankaŭ rumanoj kaj germanoj. En 1848 batalo okazis, kie la hungaroj venkis la serbojn. En 1871 ĉesis la zono kaj la urbeto apartenis al Hungara reĝlando, al Temes (reĝa departemento), al distrikto de Kevevára, kies distriktejo estis ĝis 1918. En 1910 loĝis 7345 da homoj en la urbo (germanoj 2650, serboj 2200, rumanoj 1726, hungaroj 711). En 1918 la serboj kaj rumanoj komencis okupi la regionon. Inter ili okazis preskaŭ milito, ĉar Anglio kaj Francio sekrete promesis al ambaŭ landoj la regionon. Fine la urbo apartenis al Jugoslavio. Inter 1941-1944 la germana armeo okupis la urbon, dume la usonanoj kaj angloj ofte bombardis.

En 2002 loĝis 21250;250 da homoj (serboj 17819;513, hungaroj 786, rumanoj 418, ciganoj 286, 22 germanoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]