Rijeko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rijeko
kroate: Rijeka, slovene: Reka, germane: Sankt Veit am Flaum, itale: Fiume, latine: Tarsatica
urbo
Rijeka-view-2.jpg
Vido al urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rijeka
Ŝtato Flago de Kroatio  Kroatio
Provinco Primorje-Gorski kotar
Historiaj regionoj Aŭstrio-Hungario, Reĝando SKS, Jugoslavio
Lavata de Adriatiko
Situo Rijeko
 - koordinatoj 45°19′38″N 14°26′33″E  /  45.32722°N, 14.4425°O / 45.32722; 14.4425 (Rijeko)
Plej alta punkto
 - alteco 499 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 44,0 km² (4 400 ha)
Loĝantaro 128 735 (2001)
Denseco 2 925,8 loĝ./km²
Fondo Antikva Romio
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 51000
Telefona antaŭkodo (+385) 051
Aŭtokodoj RI
Situo enkadre de Kroatio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Kroatio
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Rijeka
Retpaĝo: www.rijeka.hr

Rijeko (kroate Rijeka, hungare kaj itale Fiume) estas la ĉefa havenurbo de Kroatio, ĉe la adriatika marbordo. Ĝi havas 144 043 loĝantojn (2001), kaj estas la tria plej granda urbo en Kroatio. La urba ekonomio grandparte dependas de la mara trafiko, de ŝipkonstruado (ŝipokonstruejoj "3. Maj" and "Viktor Lenac") kaj de turismo. Rijeko gastigas la nacian kroatan teatron "Ivan Zajc", unue konstruita en 1765, kaj la universitaton de Rijeko, fondita en 1632. Tie naskiĝis la muzikisto Ivan Zajc en 1832.

Demografio en 1910[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro: 49.806

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1719 la urbo ricevis la rangon "libera haveno", samtempe vojo estis konstruita al Zagrebo. En 1776 la urbo aldoniĝis al Kroatio, sed post 3 jaroj ĝi ricevis memstaran statuson sed jam kiel parto de Hungara reĝlando. Baldaŭe Kroatio rericevis ĝin.

En 1868 Hungario kaj Kroatio faris ŝanĝon: por departementoj Szerém, Verőce kaj Pozsega (reĝa departemento) hungaroj ricevis havenurbon Rijekon. La urbo iĝis "fremda korpo" en Kroatio. Dum la hungara erao la urbo multe prosperis, ĝi havis fervojan linion al Zagrebo-Budapeŝto kaj al Triesto. Tie naskiĝis János Kádár. Post la unua mondmilito italaj brigadoj okupis la urbon, baldaŭ estis memstara urboŝtato, fine aliĝis al Jugoslavio. Hungario pro pasinta kunhistorio havas avantaĝojn por uzi la havenon.

Unu el la temoj kiuj plie malhelpis la pactraktatojn per kiuj finis la Unua Mondmilito estis la intencoj de Italio akiri teritoriojn de orienta Adriatiko kun certe iome da itala populacio aŭ historio, sed ene de tutslava areo, kiun deziris ankaŭ la naskanta nova ŝtato Jugoslavio (ankoraŭ ne laŭ tiu nomo). La ĉefa problemo estis Rijeko (tiam Fiume, signige simple rivero), kies haveno ne estis atribuita al Italio fare de la venkintaj aliancanoj en sekreta traktato de 1915, kvankam majoritato de ties populacio estis italdevena. Fine de oktobro de 1918, kroataj rotoj okupis la urbon, sed la itala populacio reagis kreante Nacian Konsilantaron, kiu petis helpon de najbaraj italaj rotoj. Venis konfuzaj monatoj, kiujn la aliancanoj klopodis mildigi per kuna militokupo kaj diplomatia solvo. Usona prezidento Wilson proponis ke Jugoslavio okupu sudon de Istrio kaj Rijekon. La itala delegitaro abandonis la konferencon reage. Posta propono de franca Tardieu konvertis la urbon en sendependa urboŝtato sub kontrolo de Societo de Nacioj kaj oni donis al Italio la tutan Istrion, dum al Jugoslavio la reston de Dalmatio, sed kaj italoj kaj jugoslavoj malakceptis la proponon.

En tiu kunteksto, sekve de itala populara reago, la 12an de septembro de 1919 malgranda privata (neŝtata) armeo de ĉirkaŭ 2,600 italoj naciismaj estre de la poeto Gabriele D'Annunzio okupis la urbon, kiu estis abandonita de la aliancanaj trupoj. Tiuj italaj trupoj deklaris propran ŝtaton, konstitucion kaj preparis aliĝon al Italio, kiu siaflanke ne akceptis tiun faron, kompreneble malakceptata ankaŭ de Belgrado. Sed ambaŭ landoj devis negoci novan landlimon kun Fiume agnoskita kiel libera urbo de ambaŭ flankoj per la traktato de Rapallo (12a de novembro 1920). Tion malakceptis la naciismaj italoj kaj D'Annunzio memproklamita diktatoro de Fiume, deklaris militon al sia propra lando! Devis esti la itala armeo kiu iris kontraŭ li: fakte bombardis la palacon de D'Annunzio, kiu kapitulacis. La urboŝtato restis sub itala okupo ĝis kiam Jugoslavio akptis la fakton de italigo (Traktato de Romo, 27an de januaro de 1924).[1] Ĝis la fino de la Dua Mondmilito.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En tiutempa Fiume naskiĝis:

En tiutempa Fiume mortis:

La unua hungara guberniestro estis Ferenc Ürményi.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Volapuko en Rijeko[redakti | redakti fonton]

En 1887 nome de la ĵus elektita provizora estraro la prezidanto Giampaolo Carminati prezentis al la municipa magistrato la statuton de Associazione Volapuk di Fiume (Volapuk-Asocio de Fiume), kiun ĵus fondis italaj civitoj. Kvankam en pluraj urboj de la lando agadis volapukistoj kaj okazis volapuk-kursoj, nur en tiu municipo fondiĝis societo. La magistrato aprobis la statuton, sed la hungara estraro starigis obĵeton, ja oni ne en la oficiala (t. e. hungara), sed en la itala lingvo prezentis ĝin. La grupo ne ekfunkciis.

Verdastelo.png Esperanto en Rijeko[redakti | redakti fonton]

En 1907 fondiĝis en la urbo Adriatika Esperanto-Ligo, kies prezidanto estis barono Lajos Orczy. Li aliĝis al Ido inter la unuaj. La membraro ne sekvis lin, sed la Ligo jam en 1908 ĉesis. En Rijeko okazis kongreso de SAT en 1980 kaj Internacia Junulara Kongreso en 1998. En la urbo okazos la 10a kongreso de la EEU de la 6a ĝis la 12a de Julio 2014.


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Julio Gil Pecharromán, “La cuestión de Fiume” en El silencio de las armas. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 16 por la du lastaj paragrafoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]