Guido Prodam

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Guidó Prodam, (aŭ Guido) laŭ hungarlingve kutima nomordo Prodam Guidó (aŭ Prodám) estis itala-hungara apotekisto, piloto.

Guidó Prodam

Guidó Prodam [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1882 en eksklavo de Hungara reĝlando en Fiume (nuntempa Rijeka en Kroatio). Li mortis la 1-an de julio 1948 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Guidó Prodam apartenis al la itala minoritato de la lando. Li akiris apotekistan diplomon en Scienca Universitato Ferenc József. Post siaj studoj li laboris en Budapeŝto kiel apotekisto, tiutempe li edziĝis. Li vidviĝis en 1910 kaj li forlasis la apotekon kaj li okupiĝis nur pri la flugmaŝinoj. En Mátyásföld (nuntempe loĝkvartalo de 16-a distrikto de Budapeŝto li lernis gvidadon de la flugmaŝinoj, poste li kreis proprajn maŝinojn. En 1911 estis li la unua, kiu flugis super interno de Budapeŝto, poste super la maro apud sia naskiĝurbo. Tiu lasta flugo ne sukcesis kaj li falis la maron. Reveninta al Budapeŝto li oficiale faris ekzamenon pri gvidado de flugmaŝino. En 1913 li studvojaĝis al Parizo helpe de ministerio pri komerco. En 1914 li denove travivis akcidenton, tial nur en 1917 li povis batali en la 1-a mondmilito. Li estis trafita dum flugo en la sekva jaro, li iĝis militkaptito. Reveninta al Budapeŝto li establis apotekon sub nomo "Handikapa Aglo", sed li bankrotiĝis. Li vivtenis sin nur el handikapa helpmono.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • strato kaj memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]