Flugmaŝino

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Flugmaŝino estas komuna nomo por la aparatoj uzataj de homoj por flugi. Tia veturilo estas kapabla iri tra la aero.

Oni distingas du kategoriojn da flugmaŝinoj: la aerostatoj, kiuj estas "malpli pezaj ol aero" kaj la aerodinoj, kiuj estas "pli pezaj ol aero".

[redakti] Aerostatoj

Gasbalono

Aerostatoj estas "malpli pezaj ol aero". Aerostatoj ŝvebas en la aero, car ili estas malpli pezaj ol la aero, kiun ili forpuŝas, do pro la sama kialo, kial ŝipo naĝas sur maro. Temas pri levoforto pro premopoŝo, kiun klarikas flosemo, klarigita de la principo de Arkimedo. Aero estas premita de pli malpeza gaso, kiel heliumo, hidrogenovarmegaero. La levoforto estiĝas pro la pezodiferenco inter la gasoj.

  • Balono ne havas puŝilon kaj drivas laŭ la vento.
  • Varmaerbalono, same kiel balono, ne havas puŝilon kaj drivas laŭ la vento.
  • Aerŝipo havas aerodinamikan formon, motorojn kaj helicojn, kaj estas do stireblaj.
  • Zepelino estas marko de iamaj aerŝipoj. La zepelino Hindenburg forbrulegis en 1937 en Usono pereigante 36 homojn.

[redakti] Aerodinoj

Aerodinoj estas "pli pezaj ol aero". Dum la flugo la flugiloj kreas aerkurentojn, kiuj estigas la levoforton.

  • Aviadiloaeroplano ekzistas diverstipaj, kiel ekzemple vertikalstartantaj aviadiloj aŭ tiuj kun klinigeblaj flugiloj, klinigeblaj rotoroj, kiuj reprezentas preskaŭ miksformon kun helikopteroj.
  • Hidroplano estas aviadilo ekipita por surakviĝi.
  • Helikoptero havas alemnaŭ unu rotoron, kiu liveras kaj levoforton, kaj antauenigan forton.
  • Aŭtogiro havas rotoron, kiel helikoptero, sed ĝi turniĝas pro la vento kaŭzita de antaŭeniro, ili do bezonas almenaŭ unu tradician puŝmotoron.
  • Kvaroptero estas aparata helikoptero, kiu havas kvar rotorojn.
  • Raketo kaj raketaviadilo estas ekipitaj de malantaŭenpuŝa impulsaĵo, kiu donas la necesan forton por flugi.
  • Elektrostata flugmaŝino laŭ la efiko de Biefeld-Brown ekzistas ĝis nur modelformaj.
  • Glisilo estas senmotora flugaparato, kiun alia flugmaŝino aŭ vinĉo tiras supren kaj per kiu oni poste glisas ĝis surteriĝo.
  • Glisparaŝuto estas senmotora kaj konsistas el flugilo (aŭ velo aŭ ĉapo) farita el ŝtofo, kiu estas gvidata per ŝnuroj.

[redakti] Vidu ankaŭ


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj