Zagrebo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Nacia teatrejo en Zagrebo.
  • loko: 45.48 Norde, 15.58 Oriente
  • horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
  • loĝantaro: 973,667
  • alteco super la maro: 122 m
  • klimato: kontinenta,
  • averaĝa somera temperaturo: 20 C,
  • averaĝa vintra temperaturo: 1 C
  • surfaco: 641 km2

Zagrebo kroate Zagreb; antaŭe Agram germane; hungare Zágtráb estas la ĉefurbo de Kroatio kun 800.000 enloĝantoj. Ĝi situas en la nordorienta parto de la lando en la valo de rivero Sava kaj sube de la montaro Medvednica.

La Arĥeologia Muzeo konservas la zagreban mumion, kiu estis kovrita per la plej longa teksto en etruska lingvo.

Dum la romianoj estis urbo Andautonia. En 1103 Ladislao la 1-a (Hungario) fondis episkopejon. Dum la turkoj la fronto estis proksime, la ĉefurbo provizore ĉesis. La urbo prosperis en la 19-a j.c. Tie estis soldato Petőfi. La urbo iĝis ĉefepiskopejo en 1852. Tiutempe konstruiĝis fervojo inter Budapeŝto-Rijeka tra Zagrebo.

Enhavo

[redakti] Esperanto en Zagrebo

En Zagrebo estas kelkaj esperantaj societoj, unu el ili estas Studenta Esperanta Klubo. Studentoj kunvenas ĉiuvendrede je la 20.00 en Mislavova 11/IV. Informoj haveblas ĉe http://www.sek.hr

Jam du foje en Zagrebo estis Universala Kongreso de Esperanto, 38-a UK 1953 kaj 86-a UK 2001. En 2005 okazis tie la 78a kongreso de SAT. Kaj en 1988 estis la Internacia Junulara Kongreso en Zagrebo.

[redakti] Zagrebaj Esperantistoj

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Ekstera ligo

[redakti] Aliaj projektoj