Ervin Sinkó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ervin Sinkó
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de oktobro 1898(nun 1898-10-05)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Apatin
Morto la 26-an de marto 1967
en  Jugoslavio Zagrebo
Tombo Mirogoj
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioJugoslavio
Okupo
Okupo verkisto • poeto • universitata instruisto
vdr

Ervin Sinkó [ŝinkO], konata ankaŭ Ervin Šinko, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sinkó Ervin estis hungara-jugoslava verkisto, poeto, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Spitzer Franjo.

Ervin Sinkó[1] naskiĝis la  5-an de oktobro 1898(nun 1898-10-05) en Apatin (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Serbio), li mortis la 26-an de marto 1967 en Zagrebo (Jugoslavio, nuntempe en Kroatio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ervin Sinkó devenis el juda familio. Li lernis precipe en Szabadka, poste li faris plurajn laborojn, dum li aliĝis al la socialdemokratoj, sed tiutempe li debutis kiel poeto. Liaj poemoj aperis ekzemple en Népszava. Ekde 1917 li batalis en la 1-a mondmilito, poste li estis fondinta membro de la hungaraj komunistoj. Li estis tre aktiva en la hungara sovetrespubliko, poste li rifuĝis al Vieno. Inter 1926-1932 li vivis en Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, poste en Parizo kaj Moskvo, sed liaj verkoj aperis ekzemple en Nyugat. En 1939 li moviĝis al Zagrebo, baldaŭ li estis partizano. Post la paco li vivis plu en Zagrebo, kie li membriĝis en Jugoslava Akademio de Sciencoj kaj Artoj. Li fondis hungaran katedron en Universitato Novi Sad en 1959. Li havis edzinon kaj li ricevis premion en 1961.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Éjszakák és hajnalok (1916)
  • A fájdalmas Isten (1923)
  • A vasút. Riportregény az ifjúsági vasútvonalról (romano, 1948)
  • Elítéltek (dramo, 1953)
  • Optimisták. Történelmi regény 1918/19-ből, 1-2. (1953-1955; hungare: 1965)
  • Don Quijote útjai. Esszék, tanulmányok, elbeszélések (eseoj, studoj, noveloj, 1975)
  • Egy regény regénye. Moszkvai naplójegyzetek, 1935–1937 (1985, 2011)
  • A hontalanság énekei (poemoj, 1999)
  • Világirodalmi esszék. Hagyatéki írások, 1916–1939 (2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]