Népszava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
''Népszava''

emblemo

taggazeto
Speco taga gazeto

Establodato 1877
Fondinto(j) Viktor Külföldi vd
Politiko/
Ideologio

socialdemokratio


Retejo
vdr

Népszava (Nepsava ~ popolvoĉo) estas taga gazeto en Hungario, iama gazeto de socialdemokratoj.

La gazeton fondis, ekis en 1877 KÜLFÖLDI Viktor. En 1880 ĝi estis centra gazeto de la hungara Socialdemorata Partio, kiel posteulo de la Munkás Heti Krónika (Laborista Semajna Kroniko). Ĝi estas ekde 1905 taggazeto.

Redaktoroj estis inter 1898-1918 Ernő Garami, poste ĝis 1941 Béla Somogyi, Jakab Weltner, Illés Mónus, Árpád Szakasits.

Estis historia evento la kristnaska numero de la gazeto, en kiu aperis deklaro de la antifaŝisma unueca fronto. Post tio, la gvidantoj de la socialdemokrata partio forigis Árpád Szakasits-on kiel redaktoron. Post la faŝisma okupo de Hungario en 1944, oni malpermesis la gazeton, kiu aperis nur post la liberiĝo de la lando.

Ekde 1948, ĝi estis gazeto de la Tutlanda Konsilantaro de Sindikatoj. Inter 1956 kaj 1958 ĝi aperis sub nomo Népakarat [ne'pakarat] (Popol-volo).

La gazeto eĉ hodiaŭ (2005) gardas sian socialdemokratan vidpunkton.

Elektitaj kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.