Vilmos Lázár (agronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Lázár
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1895 (1895-09-04)
en Kaposvár
Morto 26-an de julio 1972 (1972-07-26) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Vilmos Lázár [vilmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lázár Vilmos estis hungara agronomo, redaktoro, altlerneja instruisto. Liaj pseŭdonimoj estis Rátz Kálmán kaj Botos Vince.

Vilmos Lázár[1] naskiĝis la 4-an de septembro 1895 en Kaposvár, li mortis la 26-an de julio 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Lázár devenis el juda familio. Li estis membro de Rondo Galilei (1911) kaj akiris agronomian diplomon en agrikultura altlernejo en Berlino en 1915. En la frua 1919 li aliĝis al la komunistoj en Hungario kaj partoprenis en la Hungara Sovetrespubliko. Post la fiasko li rifuĝis kaj vivis inter 1920-1923 en Ĉeĥoslovakio, Germanio kaj Danio. Poste li hejmenvenis kaj aliĝis al laboristaj movadoj, li redaktis revuojn kaj kontribuis ekzemple en Népszava. Dum la 2-a mondmilito li partoprenis en la rezista movado. Dum la nazia erao (1944-1945) li estis arestita, poste li ricevis taskojn en gvidado de la agronomio. Inter 1961 kaj 1969 li instruis en Agrikultura Universitato, poste li pensiuliĝis. Li doktoriĝis en 1957 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1915.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Harc a nyersanyagért (1937)
  • Mongólia a Távolkelet ütköző állama (1938)
  • Mit adott a szovjet hatalom a parasztoknak? (1951)
  • Egy emlékirat lapjaiból (postmorta kompilaĵo, 1976)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]