26-a de julio
El Vikipedio
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
| julio | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
| 29 | 30 | 31 | ||||
| aranĝo de 2013 tagoj |
||||||
La 26-a de julio estas la 207-a tago de la jaro (la 208-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 158 tagoj restas.
Je la 26-a de julio okazis, interalie:
Enhavo |
Eventoj [redakti]
- 657: Senrezulta batalo de Sifin inter armeoj de Ali ibn Abi Talib kaj Muawiya ibn Abi Sufyan dum la islama enlanda milito. Post la batalo ĥariĝanoj iĝis malamikoj de Ali.
- 1400: Pola reĝo Ladislao la 2-a inaŭguris la agadon de renovigita Krakova Akademio
- 1417: Koncilio de Konstanco eksigis la kontraŭpapon Benedikto la 13-a
- 1527: Venezuelo: urbo Coro fondiĝis
- 1788: Nov-Jorkio fariĝas la 11a ŝtato de Usono.
- 1847: Liberio sendependiĝis (de Usono)
- 1882: En la Festivalejo de Bayreuth okazis premiero de la opero Parsifalo de Richard Wagner
- 1885: Reĝlando Prusio ordonis deporti de la ŝtata teritorio ĉiujn polojn kun fremda civitaneco
- 1887: Rusa Imperio: L. L. Zamenhof sub pseŭdonomo D-ro Esperanto publikigis en Varsovio la libron Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro; la "Unua Libro" de Esperanto aperis ruslingve, samjare ankaŭ en la pola, germana, franca kaj poste en angla kaj hebrea
- 1899: Incendio de la Malnova Urbo en Malbork
- 1908: Usona ĝenerala prokuroro rekomendis krei enketadan oficejon, nomatan poste FBI
- 1909: En Barcelono eksplodis laborista ribelo
- 1918: Unua mondmilito: laŭ propono de la komendejo de germana armeo okupanta Kartvelion estis malfondita la Pola Aparta Brigado en Kaŭkazio
- Dua mondmilito:
- 1941: Germanaj nazioj kreis Bjalistokan geton
- 1941: En Lvovo, post rifuzo krei kunlaborantan registaron, estis mortpafita laŭ persona ordono de Heinrich Himmler plurfoja ĉefministro de Pollando profesoro Kazimierz Bartel.
- 1944: Urbo Ryki estis liberigita de la taĉmento de Pola Enlanda Armeo
- 1945: Nova ĉefministro de Britio iĝis Clement Attlee
- 1945: Gvidantoj de Usono, Britio kaj Ĉinio publikigis t.n. potsdaman deklaron, en kiu postulis senkondiĉan kapitulacon de Japanio sub minaco de ĝia tuta pereo; la ultimato estis malakceptita
- 1947: Prezidento de Usono Harry S. Truman subskribis leĝon pri nacia sekureco vivigante CIA
- 1951: Premiero de la usona filmo Alico en Mirlando
- 1953: Fidel Castro gvidis atakon kontraŭ la kazerno Moncada . La komenco de la revolucio en Kubo.
- 1956: Egiptio ŝtatigis Suezan Kanalon
- 1957: Germana Federacia Banko fondiĝis
- 1958: Brita tronheredonto Karlo ricevis la titolon princo de Kimrujo
- 1958: Usona scienca kosmoveturilo Explorer 4 lanĉita.
- 1965: La Maldivoj fariĝas sendependaj de Britio.
- 1971: Projekto Apollo: usona misio Apollo 15 komenciĝis, kies kosmonaŭtoj surluniĝis
- 2000: Nambaryn Enĥbajar iĝis ĉefministro de Mongolio
- 2009: Barato kiel la 6-a ŝtato surakvigis memstare projektitan kaj konstruitan submarŝipon nuklee pelitan
- 2009: Malam Bacai Sanhá venkis prezidentan balotadon en Gvineo Bisaŭa
Naskiĝoj [redakti]
- 1678: Jozefo la 1-a, Sankta Romia imperiestro (m. 1711)
- 1782: John Field, irlanda komponisto kaj pianisto, inventinto de nokturno (m. 1837)
- 1856: George Bernard Shaw, islanda verkisto kaj nobelpremiita pro literaturo en 1925 (m. 1950)
- 1865: Philipp Scheidemann, kanceliero de germanio en 1919 (m. 1939)
- 1875: Antonio Machado, hispana poeto kaj eseisto (m. 1939)
- 1875: Carl Gustav Jung, svisa psikologo, kreinto de psikoanalizo (m. 1961)
- 1880: Sándor Pataky, hungara pentristo (m. 1969)
- 1880: Volodimir Vinniĉenko, ukraina politikisto kaj verkisto (m. 1951)
- 1883: Giles Leigh Browne, brita esperantisto (m. 1919)
- 1885: André Maurois, franca romanverkisto kaj eseisto (m. 1967)
- 1891: Dezső Losonczy, hungara komponisto (m. 1950)
- 1893: George Grosz, german-usona pentristo, grafikisto kaj karikaturisto (m. 1959)
- 1894: Aldous Huxley, brita verkisto (m. 1963)
- 1895: Cassiano Ricardo, brazila verkisto (m. 1974)
- 1902: Gracie Allen, usona komediistino (m. 1964)
- 1902: György Bíró, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (m. 1944)
- 1906: Irena Iłłakowiczowa, pola subleŭtenantino, spionagentino, poliglotino, murdita (m. 1943)
- 1910: András Kunovits, rumnaia hungara pentristo (m. 1938)
- 1924: Stanisław Komornicki, pola brigada generalo, aŭtoro de memoraĵoj pri militistaro (m. 2010)
- 1925: Ana María Matute, hispana verkistino
- 1928: Stanley Kubrick, usona filmreĝisoro (m. 1999)
- 1928: Francesco Cossiga, prezidento de Italio (m. 2010)
- 1930: Tibor Szervátiusz, hungara skulptisto
- 1931: Telê Santana, brazila futbalisto kaj trejnisto (m. 2006)
- 1933: Edmund S. Phelps, usona nobelpremiita ekonomikisto
- 1938: Arthur Schwaiger, aŭstra historiisto
- 1939: John Howard, ĉefministro de Aŭstralio
- 1941: Árpád Gyéresi, rumania hungara apotekisto
- 1942: Antal K. Jakab, rumania hungara kritikisto, redaktoro (m. 2007)
- 1943: Mick Jagger, brita rokmuzikisto
- 1949: Taksin Ĉinaŭat, ĉefministro de Tajlando
- 1964: Sandra Bullock, usona aktorino
- 1964: Anne Provoost, flandra verkisto
Mortoj [redakti]
- 796: Offa, reĝo de Mercia (Anglio)
- 1533: Ataŭalpo, la lasta reĝo de la inkaoj (n. 1502)
- 1630: Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo, princo de Savojo (n. 1562)
- 1680: John Wilmot (2-a grafo de Rochester), angla poeto kaj libertino (n. 1647)
- 1684: Elena Lucrezia Cornaro Piscopia, itala filozofino kaj matematikistino (n. 1646)
- 1806: Karoline von Günderode, germana verkistino (n. 1780)
- 1863: Sam Houston, prezidento kaj ŝtatestro de Teksaso (n. 1793)
- 1867: Otto la 1-a, bavara princo, reĝo de Grekio (n. 1815)
- 1900: József Gábor, hungara vinberkulturisto (n. 1830)
- 1911: Béla Zilahi Kiss, hungara ĵurnalisto (n. 1857)
- 1925: Gottlob Frege, germana matematikisto, logikisto kaj filozofo (n. 1848)
- 1925: William Jennings Bryan, usona politikisto (n. 1860)
- 1941: Henri Léon Lebesgue, franca matematikisto (n. 1875)
- 1941: Kazimierz Bartel, pola matematikisto, rektoro de la Universitato de Lvovo, plurfoja ĉefministro de Pollando, murdita (n. 1882)
- 1942: Roberto Arlt, argentina romanisto, teatristo kaj ĵurnalisto (n. 1900)
- 1944: Reza Ŝaho Pahlavi, ŝaho de Persio (n. 1878)
- 1952: Eva Perón, prezidentedzino de Argentino (n. 1919)
- 1957: Castillo Armas, prezidento de Gvatemalo, murdita (n. 1914)
- 1972: Karel Husárek, ĉeĥa generalo (n. 1893)
- 1986: W. Averell Harriman, usona politikisto kaj ambasadoro (n. 1891)
- 1987: Sándor Boros, hungara kuracisto (n. 1907)
- 2004: József Mészáros, rumania hungara biblitekisto, bibliografo, literaturhistoriisto (n. 1928)
- 2006: Vojtech Zamarovský, slovaka historiisto, verkisto kaj tradukisto, populariganto de la antikvaj civilizoj (n. 1919)
Specialaj tagoj kaj festoj [redakti]
- Majaa kalendaro: komenco de Novjaro
- Nacia tago en Liberio, tago de la sendependiĝo (1847)
- Nacia tago sur la Maldivoj, tago de la sendependiĝo (1965)
- Festotago sur la Turkoj kaj Kajkoj, National Heroes Day, tago de la naciaj herooj; nacia tago estas la 30-a de aŭgusto.
- Romkatolika Kalendaro:
- Memoro de Sankta Joakino kaj Sankta Anna, gepatroj de la beata Virgulino Maria
- Titus Brandsma, frisa filozofo, ĵurnalisto, tradukisto, karmelano
- Ĉiun jaron je tiu ĉi tago aktiviĝas la komputila viruso Esperanto.
Tagoj de semajno [redakti]
La 26-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.