Suda Dobruĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Rumanio kaj Bulgario kun Norda Dobruĝo en oranĝa kaj Suda Dobruĝo en flava.

Suda Dobruĝo (bulgare Южна Добруджа, Juĵna Dobruĝa aŭ simple Добруджа, Dobruĝa) estas areo de nordorienta Bulgario enhavanta la administrajn distriktojn nome laŭ la ĉefaj urboj Dobriĉ kaj Silistra. Ĝi havas areon de 7,565 km² kaj 358,000 loĝantojn. Kiam ĝi estis parto de la Rumanio el 1913 al 1940 ĝi estis konata en rumana kiel Dobrogea de sud, Cadrilater ("Kvarflanka"), aŭ Dobrogea Nouă ("Nova Dobruĝo").

Komence de la moderna epoko, Suda Dobruĝo havis miksan loĝantaron de Bulgaroj kaj Turkoj kun kelkaj pli malgrandaj minoritatoj, inklude Gagauzojn, Krimeajn Tatarojn kaj Rumanojn. En 1910, el 282 007 loĝantoj de Suda Dobruĝo, 134 355 (47,6 %) estis Bulgaroj, 106 568 (37,8 %) Turkoj, 12 192 (4,3 %) Ciganoj, 11 718 (4,1 %) Tataroj, kaj 6484 (2,4 %) Rumanoj.

En 1913–1940, dum la epoko de la Reĝlando de Rumanio, la regiono kovras du kantonojn: Durostor kaj Caliacra. Nuntempe, la teritorio de Suda Dobruĝo formas la provincojn Silistra kaj Dobrich.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]