Ordnungspolizei
Ordnungspolizei (OrPo) estis nomo por regulaj germanaj uniformitaj policaj fortoj de Nazia Germanio inter la jaroj 1936 ĝis 1945. Post tio, kiam ili komencis porti verdajn uniformojn, ili komencis esti nomitaj Grüne Polizei (Verda Polico).
Historio [redakti]
La nomo Ordnungspolizei eblas laŭvorte traduki kiel orda polico kaj estas per ĝi pensataj uniformitaj policaj taĉmentoj. Tiuj ĉi formacioj estis unuafoje en la germana historio establitaj de la germana ministerio de enlando somere en la jaro 1936. La establo de tiuj ĉi formacioj kaŭzis envicigon de ordinaraj germanaj policaj fortoj al SS, al kiuj estis pli poste forkomanditaj ĉiuj lokaj, landaj, naciaj gradoj de la juĝaj organoj.
La polico estis dividita en Ordnungspolizei (OrPo aŭ ordinara polico) kaj en Sicherheitspolizei (SiPo aŭ sekureca polico), kiu estis renovigita post la unua mondmilito. La viroj sopirantaj aliĝi al OrPo plimulte unue deĵoris tri jarojn ĉe SiPo. OrPo transprenis devojn de la uniformita polico, kiam sub SiPo komencis enfali Gestapo kaj KriPo. Gestapo estis korpuso kun simila funkcio kiel KGB aŭ StB, kaj la tasko de KriPo estis esplorado de diversaj krimoj kiel murdoj ks. Somere de 1939 SiPo estis kunigita kun sekreta servo Sicherheitsdienst en ĉefan oficejon por defendo de la regno (Reichssicherheitshauptamt). RSHA simbolis proksiman kunigon inter SS (partia organizo) kaj polico (ŝtata organizo).