Teŝino
El Vikipedio
| Cieszyn | |||
|
|
|||
| Devizo: Amore et non dolore | |||
| Genitivo de la nomo | Cieszyna | ||
| Provinco | Silezio (provinco de Pollando) | ||
| Distrikto | Distrikto Cieszyński | ||
| Komunumo | Komunumo Cieszyn | ||
| Speco de komunumo | Urba | ||
| Urba komunumo | Jes | ||
| Fondita en | 810 | ||
| Urborajtoj | 1220 | ||
| Koordinatoj | |||
| Areo | 28,69 km2 | ||
| Loĝantaro | 36109 (en 2004) | ||
| Loĝdenso | 1258,6/km2 | ||
| Poŝtkodo | 43-400 | ||
| Telefona antaŭkodo | (+48) 33 | ||
| Aŭtokodo | SCI | ||
| TERYT | 2243203011 | ||
| Estro | Bogdan Wojciech Ficek | ||
| Titolo de estro | Urbestro | ||
| Adreso de estraro | Rynek 1 | ||
| Retpoŝto de estraro | bficek@um.cieszyn.pl | ||
| Poŝtkodo de estraro | 43-400 | ||
| Telefono de estraro | 33 852-07-01 | ||
| Fakso de estraro | 33 852-12-43 | ||
| Poŝto de estraro | urzad@um.cieszyn.pl | ||
| Komunuma retejo | http://www.um.cieszyn.pl | ||
Teŝino estas urbo ambaŭflanke de rivero Olsa/Olše en Silezio (provinco de Pollando).
- Ĝia orienta parto estas pola kaj nomiĝas kiel Cieszyn, ĝi apartenas al komunumo Cieszyn en distrikto Cieszyński.
- Ĝia okcidenta parto estas ĉeĥa kaj nomiĝas kiel Český Těšín.
Je la 13-a de majo 1779 Maria Tereza kaj Frederiko la 2-a de Prusio tie subskribis la packontrakton de Teŝino, kiu finis la bavaran hered-vican militon.
Pri Teŝino temas la kanto "70.000" de Petr Bezruč, kiu en traduko de Tomáš Pumpr aperis sur la sonkasedo la vojo de Gianfranco Molle.
[redakti] Esperanto
La unua Esperanto-societo kreiĝis en Teŝino la 17-an de decembro 1912 la naskiĝdaton de d-ro Zamenhof, apenaŭ antaŭ la Unua Mondmilito, tiam la urbo estis parto de la Aŭstra imperio. La unua kurso okazis ĉiuvendrede kun 50 partoprenentoj sub gvidado de s-ro C. Raszka.
Fakto pri la populareco kiun ĝuis Esperanto en tiu epoko estas, ke en 1927 en Ostrava-Teŝina regiono oni aranĝis plurajn kursojn, nome: 1 ĉeĥan 25 anoj, 2 polajn, 70 anoj, kaj 1 germanan, 25 anoj. La ĉeĥan kurson gvidas vicdelegito Jan Liberda, instruisto, polan kaj germanan delegito Ludwik Krysta el Česky Těšín.
La estraro de „Uniwersytet Powszechny” en Cieszyn aranĝis 1937 krom la kutimaj ankaŭ esperantokurson. S-ro Ludwik Krysta gvidis la kurson (Ĉe-metode) en du grupoj.
En 1938 Ludwik Krysta gvidis kurson.


