Rychvald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Moraviasilezia regiono. Pri burgo temas artikolo Rychvald (burgo).
Rychvald
germane Reichwaldau, pole Rychwałd
urbo
Preĝejo de Ĉeĥoslovaka eklezio husana
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rychvald
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Bohumín
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Situo Rychvald
 - alteco 220 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 37″ N 18° 22′ 44″ O / 49.86028 °N, 18.37889 °O / 49.86028; 18.37889 (mapo)
Areo 17,02 km² (1 702 ha)
Loĝantaro 7 713 (2023)
Denseco 453,17 loĝ./km²
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 32
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0803
NUTS 5 CZ0803 599107
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Rychvald
Retpaĝo: www.rychvald.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Rychvald estas urbo en Ĉeĥio, kiu troviĝas en distrikto Karviná. Vivas ĉi tie 7 713 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohumín, Petřvald, Ostrava kaj Orlová.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis fondita verŝajne fine de la 13-a jarcento, en la tempo, kiam per dividado de la silezia-pola branĉo de familio de Piastidoj elmembriĝis memstara Teŝina princlando. La unua skribmencio devenas el la jaro 1305. Rychvald estis ekde sia fondo parto de silezia regiono Těšín, en kiu de komence alternis polaj kaj ĉeĥaj influoj. Teŝinio fariĝis en 1327 feŭdo de reĝo Johano de Luksemburgio kaj ekde tiu tempo ĝi partoprenis sorton de ceteraj ĉeĥaj landoj. Post la morto de lasta Piastido en la jaro 1625 la princlando apartenis ĝis la jaro 1918 rekte al aŭstriaj habsburgoj. La kerno de la vilaĝo estis devene feŭda sinjorujo kun kastelo. Lasis konstrui ĝin tiama posedanto Bernard Barský z Baště. La alia plej malnova konstruaĵo de la urbo estas katolika preĝejo de sankta Anna el 1595. La vilaĝo havis ĝis la 19-a jarcento ekskluzive agrikulturan karakteron. Nur disvastigo de minado de nigra karbo kaŭzis ŝanĝon en socia konsisto de la loĝantoj. Post disfalo de Aŭstrio-Hungario Rychvald por mallonge fariĝis okazejo de ĉeĥoslovaka-pola disputo pri regiono Těšín. Post la unua divido en 1918 Rychvald troviĝis sub pola administracio. En 1920 Rychvald estis donita al Ĉeĥoslovakio. La 11-an de oktobro 1938 ĝi estis okupita de pola armeo kaj la 1-an de septembro 1939, en la tago de komenco de la dua mondmilito, de germana armeo. La ĉeĥoslovaka administrado estis en Rychvald renovigita nur post la liberigo la 1-an de majo 1945.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 277
18802 603
18903 149
19004 556
19106 163
19216 406
JaroLoĝantoj
19307 190
19505 963
19616 610
19707 051
19807 149
19916 645
JaroLoĝantoj
20016 769
20147 251
20167 280
20177 309
20187 377
20197 457
JaroLoĝantoj
20207 536
20217 456
20227 614
20237 713

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Rychvald naskiĝis Sáva Heřman.