Vřesina (distrikto Ostrava-urbo)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Vřesina |
| Vřesina | |||
| municipo | |||
|
Preĝejo de sankta Antonio de Padovo en Vřesina
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Vřesina | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo | ||
| Administra municipo | Ostrava | ||
| Historia regiono | Silezio | ||
| Situo | Vřesina | ||
| - alteco | 271 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°49′26″N 18°07′32″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.82389 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.82389°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 8,65 km² (865 ha) | ||
| Loĝantaro | 2 729 (30.06.2010) | ||
| Denseco | 315,49 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1377 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 742 85 | ||
| NUTS 3 | CZ080 | ||
| NUTS 4 | CZ0806 | ||
| NUTS 5 | CZ0806 500291 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 1 | ||
|
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
|
|||
| Retpaĝo: www.vresina.cz | |||
Vřesina estas vilaĝo situanta en distrikto Ostrava-urbo proksime de Ostrava. Katastra teritorio de la vilaĝo estas tre ondiĝinta - tra Vřesina kondukas du valoj - valo de rivereto Porubka kaj valo de rojo Záhumenička.
Historio [redakti]
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas en dokumento pri diferencoj de opava princlando el la jaro 1377. Sed estas verŝajne, ke Vřesina ekzistis jam antaŭ tiu ĉi dato. Tempon de ties estiĝo eblas taksi al la dua duono de la 12-a jarcento ĝis la unua duono de la 13-a jarcento, kiam en tiu ĉi regiono okazis ĉeĥa loĝigo. Ekde la jaro 1461 Vřesina fariĝis por proporcie longa tempo parto de sinjorujo de Velká Polom. Ekde 1702 Vřesina fariĝis parto de sinjorujo de Klimkovice, en kiu ĝi restis ĝis la unua parcela reformo, kiam la korto estis disparceligita.
En la dua duono de la 19-a jarcento Vřesina komenciĝis iom post iom ŝanĝiĝi en laboristan vilaĝon - homoj, kiuj iradis labori en minejojn en Ostrava kaj ferfabrikoj en Ostrava-Vítkovice.
Transporto [redakti]
Ĝis Vřesina kondukas tramvojo el Ostrava-Poruba ĝis Kyjovice respektive tramlinio numero 5 (Vřesinská–Zátiší) aŭ liniaj aŭtobusoj de Connex Morava. La tramlinio kaj la aŭtobusaj linioj estas integritaj en ODIS, en kiu Vřesina kreas zonon 9 komune kun Klimkovice.

