Staré Hamry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Staré Hamry
municipo
Staré Hamry - Šance.jpg
Staré Hamry - Šance
Stare Hamry flag.svg
Flago
Stare Hamry znak.svg
Blazono
Lando Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio
Parto de Teŝinio
Montaro Moraviasileziaj Beskidoj
Rivero Ostravice
Situo Staré Hamry
 - alteco 500 m s. m.
 - koordinatoj 49°29′39″N 18°27′53″E  /  49.49417°N, 18.46472°O / 49.49417; 18.46472 (Staré Hamry)
Areo 84,72 km² (8 472 ha)
Loĝantaro 572 (15.8.2008)
Denseco 6,75 loĝ./km²
Unua skribmencio 1649
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 15
NUTS3 CZ080
NUTS4 CZ0802
NUTS5 CZ0802 598747
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Staré Hamry
Retpaĝo: stare-hamry.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Staré Hamry estas montara vilaĝo, situanta en montaro Moravskoslezské Beskydy, konsistanta el 55 vilaĝoj etendiĝantaj sur 8.245 ha, en kiu hodiaŭ vivas 580 loĝantoj. En unu parto ĝi komenciĝas sur la montopintoj de montoj Lysá hora kaj Smrk, sur la alia flanko ĝi finiĝas sur Bílý Kříž per limo kun Slovakio.

Tra la vilaĝo trafluas rivero Ostravice, sur kiu estis en la jaroj 1964 - 1970 konstruita akva rezervujo Šance, kiu inundis plejparton de tiama vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La daton de la estiĝo de Staré Hamry, ankaŭ Hamry kaj Hamrovice, eblas meti iam inter la jarojn 1636 - 1639, kiam konserviĝis la unua biena libro.

En 1638 ĉi tie lasis grafo Oppersdorf konstrui unu feran premilegon, movigata per akvo, kio estis propre la unua ferfabriko sur frýdeka sinjorujo, en kiun oni liveris ercon, kiun oni ekspluatis en proksima Malenovice.

Kiam poste estiĝis novaj premilegoj en Baška, oni nomis la antaŭan premilegon "malnova". Tiel estiĝis la nomo Staré Hamry (Malnova Premilego), kiu transiris poste ankaŭ al la vilaĝo, kiu per forhakado de arbaroj kaj konstruado de novaj domoj disvastiĝis direkte en la t.n. "malantaŭan montaron".

En 1664 estis en Hamry 18 domistoj, sinjora domo kaj domo por martelegistoj kaj 2 muelejoj. En la unua kvarono de la 18-a jarcento tenis 37 servutuloj 27 ŝafojn, 103 bovinojn kaj 2 porkojn. Komence de la 19-a jarcento la vilaĝo havis 100 domojn kaj 551 loĝantojn. En la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento estis jam en la vilaĝo 1826 loĝantoj, 197 domoj kaj 343 loĝejoj.

En la vilaĝo oni ekspluatis ĉiujare proksimume 150 sitelojn da fererco. La devena martelego pereis iam fine de la 17-a jarcento. Sed la devena Staré Hamry etendiĝis sole sur la dekstra bordo de rivero Ostravice, ekde ties fonto sur Bílý Kříž (la t.n. Černá Ostravice) ĝis la hodiaŭa Nová Ves. La natura fluo de rivero Ostravice tiel estis dum kelke da jarcentoj limo inter Moravio kaj Silezio. Nur la 1-an de julio de 1951 okazis nova administra divido kaj estis kreitaj hodiaŭaj teritorioj de la vilaĝoj Ostravice, Staré Hamry kaj same estis kreita vilaĝo Bílá.

La hodiaŭa t.n. moravia parto de Staré hamry estis ĝis la jaro 1948 posedaĵo de olomouca ĉefepiskopujo, tial en la pasinteco ĝi trairis ankaŭ iom diferencan evoluon ol la flanko silezia. La plej grandan evoluon de la vilaĝo eblas noti iam en la fino de la 19-a kaj en la unua duono de la 20-a jarcento, kiam tiu ĉi vilaĝo estis elserĉata kaj konata refreŝigejo. En tiu ĉi direkto eblas rememori precipe poeton Petr Bezruč, kiu ĉi tie trovis sian "duan hejmon" kaj kies poemo Maryčka Magdon, dediĉita al tiu ĉi regiono, fariĝis propre la plej konata poemo de lia poemaro nomita Sileziaj kantoj.

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa Staré Hamry havas jam iom ŝanĝitan vizaĝon, precipe en rilato al valbaraĵo Šance (kiu ĉi tie estis konstruita) kaj ties proksima ĉirkaŭaĵo. Iom pli malproksimaj unuopaj vilaĝoj estis pro tiu ĉi konstruo neniel tuŝitaj, sed la sorto subskribis sin je ili alie. Malbona alirebleco, sume pli pezaj vivkondiĉoj kaj ankaŭ neredonigebla pereo en la vilaĝo foje konstruita kaj stabila reto de unuopaj servoj kaj vendejoj kaŭzis, ke precipe junaj familioj plimulte ne plu volis vivi en tiuj ĉi kondiĉoj, pli junaj daŭre vivantaj loĝantoj iom post iom mortis, tial tiuj ĉi partoj de la vilaĝo iom post iom ŝanĝiĝis en ja belajn, sed sole plimulte jam nur en kabanajn vilaĝetojn.

Sed eĉ spite al tiuj ĉi supre menciitaj faktoj Staré Hamry kapablis konservi eĉ nuntempe sian neforgeseblan sorĉan ĉarmon kaj tial ĝi estas senĉese elserĉata loko de refreŝigado.