Petr Bezruč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Petr Bezruč
Petr Bezruč ĉirkaŭ la jaro 1900
Petr Bezruč ĉirkaŭ la jaro 1900
Naskiĝis Vladimír VAŠEK
15-an de septembro 1867
en Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Opava, Supra Silezio, (Ĉeĥa Silezio), Aŭstrio-Hungario
Mortis 17-an de februaro 1958
en Flago de Ĉeĥoslovakio Olomouc, Moravio, Ĉeĥoslovakio
Pseŭdonimo Petr Bezruč
Profesio verkisto
nacieco ĉeĥo
Alma mater Slava Gimnazio
Temoj poemoj
Notindaj verko(j) Sileziaj kantoj
v  d  r
Information icon.svg

Petr BEZRUČ [Petr Bezruĉ], propranome Vladimír VAŠEK [VladimIr Vaŝek] (naskiĝis la 15-an de septembro 1867 en Opava, mortis la 17-an de februaro 1958 en Olomouc) estas aŭtoro de unu el la plej grandaj poeziaj verkoj en la ĉeĥa literaturo, Sileziaj kantoj.

La poeto naskiĝis kiel filo de filologo Antonín Vašek, studis Slavan Gimnazion en Brno, poste filologion en Prago. La studadon li ne finis, revenis al Brno kaj fariĝis poŝtisto.

Siajn poemojn pri silezia popolo li sendadis (1899-1900) al la Praga gazeto Čas (Tempo) sub pseŭdonomo Petr Bezruč. La poemoj vekis sensacion pro sia arta valoro kaj pro mistera aŭtoro, kiu sekretigis sian identecon. Nur post jaroj oni malkaŝis, ke temas pri Vladimír Vašek (tamen ĝis nun aperas duboj, ĉu Vašek ne estis trompulo, kiu alproprigis al si verkojn de alia aŭtoro).

La unuopaj poemoj estis poste kunigitaj en libron kun titolo Sileziaj kantoj. En ili estas priskribitaj socialaj kaj naciaj subpremoj kontraŭ la malriĉa silezia popolo.

Plej populara poemo fariĝis Maryčka Magdon pri junulino, kies gepatroj tragedie mortis, ŝi devis zorgi pri siaj malgrandaj gefratoj kaj estis arestita, ĉar ŝi alportis hejmen iom da ligno el grafa arbaro. Kondukata preter la rivero Ostravice ŝi saltis en la akvon, sed frakasiĝis sur la rokaro. La entuziasma aplaŭdo pri la poemo la aŭtoron indignigis:

Oni recitis la versojn en Prag',
homoj aplaŭde fervoris.
Kial? Ke vivis Maryčka, ke nin
oni en Frydek strangolis?

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]